Bündnis Zukunft Österreich
Bündnis Zukunft Österreich | ||
---|---|---|
![]() | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 4-a de aprilo 2005 vd | |
Lando(j) | Aŭstrio vd | |
Sidejo | Vieno | |
Ideologio |
ekonomia liberalismo • nacia konservativismo • dekstra popolismo | |
Fondinto(j) | Jörg Haider vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |

La Alianciĝo por la Estonteco de Aŭstrio (germane: Bündnis Zukunft Österreich - mallongigo: BZÖ) estas aŭstria politika partio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi fondiĝis en aprilo 2005 fare de s-ro Jörg Haider post la skismo inter la anoj de la FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria).
La laste nomitan ekstremdekstran partion gvidas hodiaŭ Heinz-Christian Strache, dume Josef Bucher estas ĉefo de la BZÖ.
Post la balotoj al la Nacia Konsilio en la 29-a de septembro 2013, la partio ne plu havos deputiton en la parlamento pro nesukcesita trapaŝo de la minimuma limo de 4 % de la voĉdonoj[1]. En la 19-a de oktobro elektitis nova partiestro Gerald Grosz[2].
Perspektivoj malklaraj
[redakti | redakti fonton]Post multaj sinsekve perditaj elektoj - ekz. en majo ĉe la balotado al la Eŭropa Parlamento - la frakciestraro ekigis pripensadon ĝis aŭtuno 2014 ĉu senchavus plia ekzisto de la partio.[3][4]
Subnotoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de la partio BZÖ. Arkivigite je 2005-04-07 per la retarkivo Wayback Machine germane