Brăduț
Brăduț | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Covasna | |
Alinome | Bardóc (hungare) | |
Iama hungara departemento | Háromszék | |
Situo | 46° 8′ N, 25° 37′ O (mapo)46.12944444444425.609722222222Koordinatoj: 46° 8′ N, 25° 37′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 507 m | |
Poŝtkodo | 527055 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4.803 (en 2009) | |
– vilaĝo | 925 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 64050 | |
Brăduț [brəduc] (hungare: Bardóc) estas komunumo en Rumanio norde de Braŝovo. Ĝi estas la plej norda komunumo de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi Filia, Doboșeni, Tălișoara.
La tri vilaĝoj Brăduț, Filia kaj Doboșeni situas tre proksime inter si; Tălișoara situas kelkajn kilometrojn sud-okcidente. Ĝi estas la sola, kiun trapasas la distrikta vojo DJ131 (inter Odorheiu Secuiesc kaj Baraolt); la aliaj estas atingeblaj nur sur lokaj vojoj.
Brăduț estas ĝemela al Geszt en Hungario.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 la vilaĝo havis 892 loĝantojn (hungaroj), en 1992 992 (hungaroj).
En la censo de 2002 la 925 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 918 | 99,2 % |
rumanoj | 6 | 0,6 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 919 | 99,4 % |
rumana | 6 | 0,6 % |
La vilaĝo Brăduț havas malpli ol kvaronon de la komunuma loĝantaro (kaj Filia kaj Doboșeni estas pli grandaj). En la tuta komunumo la hungaroj konsistigis en 1992 nur 83,6 % de la loĝantaro. Preskaŭ ĉiuj ne-hungaroj vivis en Doboșeni.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio de Brăduț / Bardóc estas el 1332. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09 .
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09 .
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Annamária Barabás: operkantistino en Svislando
- József Benkő (20-a de decembro 1740 – Középajta, 28-a de decembro 1814): botanikisto, historiisto, reformita pastro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Totala vido
|