Saltu al enhavo

Barinas (Barinas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barinas (urbo))
Barinas
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5201
Demografio
Loĝantaro 873 962  (2018) [+]
Loĝdenso 29 132 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 38′ N, 70° 13′ U (mapo)8.6333333333333-70.216666666667Koordinatoj: 8° 38′ N, 70° 13′ U (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Barinas (Venezuelo)
Barinas (Venezuelo)
DEC
Situo de Barinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barinas [+]
vdr
Alternativa uzo: Barinas (subŝtato)

Barinas (eo:Barinaso?) estas urbego kaj signifa universitata urbo en nordokcidenta centra Venezuelo. Ĝi estas la ĉefurbo de Barinas (subŝtato). La loknomo venis de indiĝena vorto, kiu identigas fortan venton, kiu okazas dum la pluvsezono (krome estas ankaŭ rivero Barinas). Barinas estas konata kiel la ĉefurbo de Los Llanos.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Rivero ĉe Barinas

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Barinas situas sur ebenaĵo laŭ rivero. Barquisimeto troviĝas 188, Cabimas 239, Marakajbo 273, Valencio (Venezuelo) 297, Coro (Venezuelo) 315, Turmero 348, Cúa 402, Karakaso 417, Petare 425, Bolívar (urbo) 735, Maturín 782, Guayana (urbo) 832 km.

Placo en Barinas
Placo en Barinas

Barinas estis fondita sub la nomo Altamira de Caceres en 1577 fare de hispana kapitano. En 1786 ĝi iĝis subŝtata ĉefurbo, krome tiutempe grava bastiono de la patriotoj dum la sendependa milito.

Barinas estas la regiona centro de brutobredado, la brutaro-produktoj estas ĝiaj ĉefaj varoj. Kakaoj kaj tabakoj estas kultivitaj en la apudaĵo. En la lastaj jaroj ankaŭ la turisma industrio aperis.

Barinas havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Barinas havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1220 mm. Precipe inter majo-septembro pluvas; en januaro kaj februaro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C; inter junio kaj aŭgusto estas nur averaĝe 25 °C, sed en februaro kaj marto estas averaĝe 30 °C.

Katedralo en Barinas
Monumento en Barinas

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]