Mirminao
Mirminao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mirminao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basilornis mirandus (Hartert, 1903) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mirminao aŭ Filipina minao (Basilornis mirandus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj. Ĝi estas endemio de Filipinoj. La nomo de la specio devenas el la latina scienca nomo kie mirandus signifas “mirinda”. Ĝi estis priskribita la unuan fojon de E. J. O. Hartert en 1903, en Mindanao, sudaj Filipinoj kaj tiam ĝi ricevis la nomon de Goodfellowia miranda. Ĝi estas monotipa.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj de nordcentra kaj suda Mindanao. Ĝi iĝis rara specio pro habitatoperdo.
Ĝi estas nigreca birdo kun iom da metalecaj briloj kaj ĉefe rimarkindaj karakteroj nome tre ampleksa flava nuda haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo kaj ĝis la orelareo, kio distingas ĝin el la aliaj tri specioj de la genro, sed kun ia kresto, simile al tiuj tri samgenranoj, kvankam ne temas pri krespa krono el la frunto, sed pri maldensaj plumoj elstaraj ĉe la vertico. Alia distingilo estas la flaveca beko, anstataŭ eburkolora.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Basilornis mirandus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|