Belga nacia teamo de futbalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Belgio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Belga nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Koninklijke Belgische Voetbalbond Union Royale Belge des Societes de Football Association Königlicher Belgischer Fußballverband Reĝa Belga Futbala Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | 'Rudi Garcia | |
golreĝo | Romelu Lukaku (83) | |
stadiono | Stadiono Reĝo Baldueno, Bruselo | |
FIFA kodo | BEL | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1904 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1994 ![]() ![]() 2001 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1909 ![]() ![]() 2009 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 1930) | |
plej bona rezulto | duonfinalo en 1986 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 4 (unua en 1972) | |
plej bona rezulto | finalo en 1980 | |
La vira belga nacia teamo de futbalo reprezentas la Reĝlandon Belgio en koncernaj internaciaj turniroj. Ĝi fondiĝis komence de la 20-a jarcento, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis kompare sukcesa, sed ofte malpli brilas ol la "najbaraj" naciaj teamoj de Nederlando kaj Francio. En la Futbala Mondpokalo 1986 ĝi atingis la duonfinalon, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980 la finalon. Tia sukceso bedaŭrinde ne ripeteblis en 2000, kiam la Eŭropa Futbal-Ĉampionado okazis en Belgio kaj Nederlando kaj la nacia teamo do estis "gastiganto" de la turniro.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Rudi Garcia, kaj la teamestro estas Jan Vertonghen. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (83) atingis Romelu Lukaku kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (153) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Jan Vertonghen.

|