Beyoncé Knowles
Beyoncé | |||||
---|---|---|---|---|---|
Beyoncé en 2013
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Beyoncé Giselle Knowles | ||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1981 (43-jaraĝa) en Hustono | ||||
Edz(in)o | Jay-Z | ||||
Ĝenroj | R&B, soulo | ||||
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino, producento, reĝisorino, dancistino, moda proponistino | ||||
Aktivaj jaroj | 1997 - nuntempo | ||||
Eldoninto | Columbia Records, Sony Urban Music | ||||
Retejo | Beyoncé | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Beyonce Giselle Knowles | ||||
Aliaj nomoj | Queen B • First Lady of Music | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Loĝloko | Bel Air | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | High School for the Performing and Visual Arts (en) Alief Elsik High School (en) The Center for Early Education (en) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Mathew Knowles (en) | ||||
Patrino | Tina Knowles (en) | ||||
Frat(in)o | Solange Knowles | ||||
Edz(in)o | Jay-Z (2008–) | ||||
Infanoj | Rumi Carter (en) , Blue Ivy Carter, Sir Carter (en) | ||||
Parencoj | Angela Beyincé (mul) (kuzo aŭ kuzino) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto aktoro diskografa artisto entreprenisto dancisto filmreĝisoro | ||||
Verkoj | Austin Powers in Goldmember Obsessed The Lion King Hip Hop Star Signs | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://beyonce.com | ||||
Beyoncé Giselle KNOWLES ([biːˈɑːnseɪ ˈnɒlz], Esperantigite Bejonse Ĵizel Noŭlz) (* 4-an de septembro 1981 en Hustono, Teksaso) estas usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino. Ŝi estis membro ĝis 2005 en la ritmenblusa ingrupo Destiny's Child. Oni plej ofte mencias ŝin kiel Beyoncé, kiu estas samtempe ŝia artista nomo.
Ŝi sursceniĝis en aĝo de sep jaroj, kiel lernanto de dancista lernejo kaj ankaŭ kiel membro de la preĝeja koruso. Tie - en la koruso - konatiĝis ŝi kaj ŝia nepo Kelly Rowland kun la pli postaj bandanoj Latavia Roberson kaj LeToya Luckett. Patro de Beyoncé, Mathew Knowles apogis komencon de formiĝo de Destiny’s Child en 1990. Anstataŭ Latavia kaj Letoya alvenis en 2000 Michelle Williams kaj Farrah Franklin.
Dum tiuj 10 komunaj jaroj, la junulinoj iĝis unu el la plej popularaj R&B-grupo, kiu vendis pli ol 33 milionojn da albumoj kaj ricevis du Grammy-premiojn.
La membroj de la grupo decidis en 2001 memstariĝi. Plej sukcesa el ili iĝis Beyoncé.
Ŝi komencis sian aktorinan karieron per la Mtv-produkto Carmen: A Hip Hopera. Ŝi aperis en 2002 en ĉarma rolo de Foxxy Cleopatra en amuzfilmo de Austin Powers: Ora ilo. Samtempe aperis ŝia unua albumeto Work It Out. Beyoncé poste laboris kun Jay-Z (03 Bonnie & Clyde)
Ŝia albumo Dangerously In Love aperis en junio de 2003 kaj alportis por ŝi kvin Grammy-premiojn, du Soul Train Award, kaj tri Bet Award.
Ŝi ankaŭ rajtis kanti la usonan himnon antaŭ plurmilionoj da spektantoj en malfermo de la Superbowl. Beyoncé partroprenis en la fama helpkoncerto 46664 en 2003.
En septembro de 2006 aperis dua soloalbumo de Beyoncé Knowles: B'Day
En aprilo de 2018 Beyoncé ludis du fojojn ĉe la Muzika Festivalo de Coachella.
Filmroloj en
[redakti | redakti fonton]- Carmen: A Hip Hopera
- The Fighting Temptations
- La rozkolora pantero
Diskografio
[redakti | redakti fonton]2002/2004
[redakti | redakti fonton]- 2003 - Dangerously in Love („Work It Out”, „'03 Bonnie & Clyde”, „Crazy in Love”, „Baby Boy”, „Me, Myself and I”, „Naughty Girl”)
- 2004 - Live at Wembley
- 2003/2004 - Dangerously in Love World Tour
- 2004 - Verizon Ladies First Tour (kun Alicia Keys kaj Missy Elliott)
2005/2007
[redakti | redakti fonton]- 2006 - B'Day / B'Day Deluxe Edition („Check on It”, „Déjà Vu”, „Ring the Alarm”, „Upgrade U”, „Irreplaceable”, „Listen”, „Beautiful Liar”, „Get Me Bodied”)
- 2007 - B'Day Anthology Video Album
- 2007 - Irreemplazable („Irreemplazable”, „Get Me Bodied (Timbaland Remix)”)
- 2007 - The Beyoncé Experience Live
- 2007 - The Beyoncé Experience
2008/2009
[redakti | redakti fonton]- 2008 - I Am... Sasha Fierce / I Am... Sasha Fierce Deluxe Edition („If I Were a Boy”, „Single Ladies (Put a Ring on It)”, „Halo”, „Diva”, „Ego”, „Sweet Dreams”)
- 2009 - Above and Beyoncé - Video Collection & Dance Mixes
- 2009 - I Am... Sasha Fierce Platinum Edition
- 2009 - I Am... Tour