Larĝbuŝa rinocero
La Larĝbuŝa rinocero aŭ Blanka rinocero (Ceratotherium simum) estas specio de rinocero, indiĝena de orienta, suda kaj centra Afriko. Ĝi estas la plej granda kaj plej multnombra specio de rinocero kiu ekzistas. Ĝi havas ampleksan buŝon uzitan por paŝtado kaj estas la plej socia el ĉiuj rinoceraj specioj.
Kvankam tiu rinocero estas aludita kiel blanka, ties koloroj varias el bruna al griza, kaj ne diferencas laŭ koloro el nomita Nigra rinocero nome Kurtbuŝa rinocero, kiu estas la alia afrika rinocero (Diceros bicornis). La vorto "blanka" en la nomo "Blanka rinocero" estas misinterpretado de la vorto el Afrikansa wyd, siavice deriva el la nederlanda vorto wijd por larĝa, reference al ties kvuadrata supra lipo, male al pinteca aŭ hokeca lipo de la nigra rinocero. Tiuj specioj estas nune foje referencitaj kiel kvadrat-lipa (por la "blanka") aŭ hok-lipa (por la "nigra") rinoceroj.[1]
La Larĝbuŝa rinocero konsistas el du subspecioj: la suda larĝbuŝa rinocero, kun taksitaj 17 460 naturvivantaj bestoj je la fino de 2007 (IUCN 2008), kaj la multe pli malofta norda larĝbuŝa rinocero. La norda subspecio havas tre malgrandan nombron, kun nur du individuoj, kiuj estas en kaptiveco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ White rhinoceros, Animal Corner
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- White Rhino Info Arkivigite je 2020-05-13 per la retarkivo Wayback Machine & White Rhino Pictures Arkivigite je 2020-02-23 per la retarkivo Wayback Machine on the Rhino Resource Center website.
- White Rhino entry Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine ĉe retejo de International Rhino Foundation.
- White Rhino entry on World Wide Fund for Nature website.
- White Rhinoceros entry Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine on IUCN Red List.
- Honolulu Zoo Arkivigite je 2008-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- San Diego Zoo
- Philadelphia Zoo
- Narrated video about the White Rhinoceros Arkivigite je 2008-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- White Rhino description
- First test tube White Rhinoceros born at Budapest Zoo Arkivigite je 2007-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Poachers kill one of last two white rhinos in Zambia
- Rhino Webcam at Zoo Budapest Arkivigite je 2013-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- New baby rhino from frozen sperm – Madrid[rompita ligilo]