Saltu al enhavo

Blumeray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blumeray
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Haute-Marne
Arondismento Saint-Dizier
Kantono Joinville
historia regiono Ĉampanjo-Ardenoj
INSEE kodo 52057 [+]
Poŝtkodo 52110
Demografio
Loĝantaro 100  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 4° 52′ O (mapo)48.3652777777784.8586111111111Koordinatoj: 48° 22′ N, 4° 52′ O (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 14,68 km² (1 468 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blumeray (Haute-Marne)
Blumeray (Haute-Marne)
DEC
Situo de Blumeray
Blumeray (Francio)
Blumeray (Francio)
DEC
Situo de Blumeray

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blumeray [+]
vdr


Blumeray estas komunumo de Francujo situanta en la departemento Haute-Marne, en la regiono Grand Est. Ĝi inkludas la domaron Humbercin.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Blumeray situas sur ronda monteto staranta super la supra valo de la Blaise, apud la vojo D60 iranta de Doulevant-le-Château à Brienne-le-Château.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Blumeray situas en la nord-okcidento de Haute-Marne, en la arondismento Saint-Dizier. La plej loĝata urbeto de la ĉirkaŭaĵo estas Montier-en-Der (parto de La Porte du Der) je proksimo de 14 km.

La plej proksimaj komunumoj laŭ rekta linio:

Hidrografio

[redakti | redakti fonton]

Blumeray estas en la hidrografia regiono « Seine de la fonto ĝis la kunfluo kun la Oise (ekskluzive) » ene de la riverbaseno Seine-Normandie. Ĝin drenas la rivereto Martin-Champ[1],[2].

Kolora mapo de la hidrografia reto de Blumeray
Hidrografia reto de Blumeray. Nekonstantaj riveretoj estas prezentataj per rompitaj linioj.

En 2010, la klimato estis klasifikita kiel montar-randa laŭ esploro de la Nacia Centro por Scienca Esplorado surbaze de datumserio pri la periodo 1971-2000[3]. En 2020, Météo-France publikigis alian tipologion de la klimatoj de metropola Francujo, laŭ kiu Blumeray havas ŝanĝitan oceanan klimaton kaj apartenas al la klimata regiono "Lorraine, altebenejo Langres, Morvan", kies karakteroj estas malmilda vintro (1.5 °C), moderaj ventoj, kaj oftaj nebuloj en aŭtuno kaj vintro[4].

Dum la periodo 1971-2000, la meza temperaturo estis 10 °C, kun jara temperatura amplitudo de 15.9 °C. La jara totala precipitaĵo estis 896 mm, kun 12.7 tagoj de precipito en januaro kaj 9.2 tagoj en julio[3]. Dum la periodo 1991-2020, la meza temperturo ĉe la plej proksima veterobservejo de Météo-France, tiu de Soulaines en la komunumo Soulaines-Dhuys je 9 km,[5], estis 11.2 °C kaj la jara totala precipitaĵo estis 776.4 mm.[6][7].

Setlotipo

[redakti | redakti fonton]

En 2024, Blumeray klasifikiĝas kiel tre maldense loĝata kampara komunumo, laŭ la sepnivela disklasigo de komunumoj laŭ denso difinita de Insee[8]. Ĝi ne apartenas al urba unuo aŭ altirareo de urbo[9][10].

La uzo de tero en Blumeray laŭ la datumbazo eŭropa pri teruzado Corine Land Cover (CLC) estas markita de la graveco de terkultivejoj (54,5 % en 2018). La cetera tero en 2018 apartenis al arbaroj (43,7 %) kaj urbigitaj ejoj (1,7 %)[11].

Kolora mapo pri teruzado.
Mapo de la infrastrukturoj kaj la teruzo de Blumeray en 2018 (CLC).

Historiaj nomoj

[redakti | redakti fonton]

- Blemeries, 1202 (archive Aube, Clairvaux).
- Blemereia (Stepahanus de Blemereiis), 1204-1210 (Longnon, Doc. I, n°2816).
- Blemereium, 1241 (Clairvaux).
- Blemerés, 1250 (Clairvaux).
- Blumereix,1331 (Clairaux).
- Blumerees, 1379 (Clairvaux).
- Bleumeris,1393 (Arch. nat., P.177², n°593).
- Blemerees, XIVe s.(Longnon, Pouillés,I).
- Blemerez, 1401 (arch. nat.,P.189², n°1589).
- Blemereis, 1436 (Longnon, Pouillés,I).
- Blumerey, 1522 (Clairvaux).
- Blumereyz, 1530 (Clairvaux).
- Blumerées, 1668 (Montier-en-Der).
- Blumerez,1683 (arch. Aube, E. 660).
- Blumeret 1689 (Annuaire administratif de l'Aube ; Charles DE VARISQUE, seigneur de Blumeret et Hambersin)
- Blumeré, XVIIIe s. (Cassini).
- Blumeray,1889 (ann. Haute-Marne).

Humbercin

[redakti | redakti fonton]

- Humbersin, 1683 (arch. Aube, E. 660).
- Hambersin 1689 (Annuaire administratif de l'Aube ; Charles DE VARISQUE, seigneur de Blumeret et Hambersin)
- Humbercin, 1700 (Dillon).

Malnova bildo de la preĝeja strato de Blumeray

En 1789, Blumeray dependis de la provinco Champagne, bajulejo Chaumont, prepostejo Vassy, elektejo Bar-sur-Aube. La paroĥa preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco, estis de la diocezo de Langres, dekanejo de Bar-sur-Aube ; la religia prizorgo de la loko estis asignita al la episkopo de Langres.

Humbercin

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝeto Humbercin estis kunigita kun Blumeray dum la Franca Revolucio. En 1789, Humbercin apartenis al bajulejo Chaumont kaj prepostejo Vassy; laŭ la eklezia registrado de 1732, la preĝejo de Humbercin estis filio de tiu de Blumeray.

Komunumestroj

[redakti | redakti fonton]
Listo de komunumestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.
marto 2001 2017 Jean-Marc Moniot DVD -


2017 2020 Ophélie Moniot - -


2020 2026 David Taillefumier - -



Balotadoj

[redakti | redakti fonton]

Komunumaj rezultoj de la elekto de prezidanto en 2022 :

Rezulto de la 1-a etapo de la prezidant-elekta balotado 2022
Kandidato % voĉoj nombro da voĉoj
Emmanuel Macron (LREM) 16,48% 15
Marine Le Pen (RN) 24,18% 22
Jean-Luc Mélenchon LFI 31,87% 29
Valérie Pécresse (LR) 2,20% 2
Éric Zemmour (REC) 5,49% 5
Yannick Jadot (EELV) 5,49% 5
Fabien Roussel (PCF) 0% 0
Anne Hidalgo (PS) 2,20% 2
Nathalie Arthaud (LO) 0% 0
Philippe Poutou (NPA) 3,30% 3
Jean Lassalle (R) 5,49% 5
Nicolas Dupont-Aignan (DLF) 3,30% 3
Rezulto de la 2-a etapo de la prezidant-elekta balotado 2022
Kandidatoj % voĉoj voĉoj
Emmanuel Macron (LREM) 46,75% 36
Marine Le Pen (RN) 53,25% 41

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Laŭrenco

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Blumeray.
  • Super la kadro de la pordo estas skribite Le peuple français reconnaît l'Être suprême et l'immortalité de l'âme. F1769G ("La franca popolo agnoskas la superan Estaĵon kaj la senmortecon de la animo") [1]

La laŭdire revolucian skribon retrovis M. Maury, instruisto en Fontaine, en 1905).

Virgulino

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kruciĝo de la stratoj Napoléon kaj Saint-Laurent troviĝas statuo de la la Virgulino Maria staranta malantaŭ serpento, kiu mordas sian voston, sur duonsfero.

Maria kun serpento.
  • Charles de Varisque, kavaliero de la ordenoj NostreDame du Mont-Carmel kaj Saint-Lazare, senjoro de Blumeret kaj parto de Hambersin, kaj de Chermement, loĝis ĉe Héromagny (? 1689 ?)
  • Mgr Gustave Mutel (1854-1933), apostola vikario de Koreujo
  • Philippe Lebon, nomata de Humbersin, inventinto de la piŝta motoro

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Medalatesto por Jean-Marc Moniot, komunumestro de Blumeray

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fiche communale de Blumeray. le système d'information pour la gestion des eaux souterraines dans le bassin Seine-Normandie. Alirita 30-a de majo 2024 ..
  2. Réseau hydrographique de Blumeray per Géoportail. Alirita la 30-a de majo 2024.
  3. 3,0 3,1 Daniel Joly, Thierry Brossard, Hervé Cardot, Jean Cavailhes, Mohamed Hilal kaj Pierre Wavresky (18-a de junio 2010). “Les types de climats en France, une construction spatiale”, Cybergéo, revue européenne de géographie - European Journal of Geography (fr) (501). doi:10.4000/cybergeo.23155. Alirita 28-a de januaro 2024.. 
  4. Zonages climatiques en France métropolitaine.. pluiesextremes.meteo.fr. Alirita 28-a de januaro 2024 ..
  5. Orthodromie entre Blumeray et Soulaines-Dhuys. fr.distance.to. Alirita 28 januaro 2024 ..
  6. Station Météo-France « Soulaines », sur la commune de Soulaines-Dhuys - fiche climatologique - période 1991-2020.. donneespubliques.meteofrance.fr. Alirita 28-a de januaro 2024 ..
  7. Station Météo-France « Soulaines », sur la commune de Soulaines-Dhuys - fiche de métadonnées.. donneespubliques.meteofrance.fr. Alirita 28 januaro 2024 ..
  8. La grille communale de densité. retejo de Insee (28-a de majo 2024)..
  9. Base des aires d'attraction des villes 2020.. retejo de Insee (21-a de oktobro 2020). Alirita 28-a de junio 2024 ..
  10. En France, neuf personnes sur dix vivent dans l’aire d’attraction d’une ville. retejo de Insee (21-a de oktobro 2020). Alirita 28-a de junio 2024 ..
  11. CORINE Land Cover (CLC) - Répartition des superficies en 15 postes d'occupation des sols (métropole).. le site des données et études statistiques du ministère de la Transition écologique.. Alirita 19-a de majo 2021 ..
  12. Blumeray, Église paroissiale Saint-Laurent. www2.cr-champagne-ardenne.fr. Arkivita el la originalo je 2018-03-02. Alirita 2018-03-01 ..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]