Saltu al enhavo

Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bolivia)
Plurnacia Ŝtato de Bolivio
Estado Plurinacional de Bolivia
Puliwya Mamallaqta
Wuliwya Suyu

Flago de Bolivio

Blazono de Bolivio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Bolivia
Nacia Himno de Bolivio
Nacia devizo: La unión es la fuerza!
Unueco estas forteco!
Situo
suverena ŝtato (–)
lando sen maraliro
respubliko
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sukro
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
keĉua
ajmara
gvarania
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (78%)
protestantismo (16%)
Areo 1 098 581 km²
- % de akvo 1,29 %
Loĝantaro 10 426 160 (2010)
Loĝdenso 8,76 loĝ./km²
Loĝantoj Indianoj
Mestizoj
Horzono -4
Interreta domajno bo
Landokodo BO
Telefona kodo 591
Plej alta punkto Nevado Sajama
Plej malalta punkto rivero Paragvajo
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Luis Arce
Ĉefministro Luis Arce
Nacia tago 6-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 6-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto bolivjano (BOB)
MEP laŭ 2007
– suma $25,684 miliardo
– pokapa $ 2.817
vdr

Bolivio (hispane Bolivia, ajmare Wuliwya, keĉue Bulibiya, gvaranie Volívia), oficiale la Plurnacia Ŝtato de Bolivio,[1] estas lando sen maraliro situanta en la mezokcidento de Sudameriko, ĝi havas populacion de ĉirkaŭ 12,1 milionoj da loĝantoj.[2] Ĝi limas norde kaj oriente kun Brazilo, sude kun Paragvajo kaj Argentino, kaj okcidente kun Ĉilio kaj Peruo.

Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.

Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.

La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.

Bolivion perdis sian aliron al la Pacifiko en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.

Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.

Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.

En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno. En decembro 2009 alia balotado okazis kaj prezidanto Morales estis reelekita. Ekde la 8-an de novembro 2020 la nova prezidanto estas Luis Arce.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la bolivia fervojo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Salar de Uyuni.

Bolivio troviĝas sur la okcidenta duonglobo de la planedo, okcidente de la meridiano de Greenwich, okupas la kernon de sudameriko kaj prezentas malpezan klinon al okcidento, do havas regionojn tropikajn, subtropikajn kaj varmetajn.

Ekstrema punktoj: Nordo latitudo 9º 40'07" (Manoa), Sudo latitudo 22º 54'12" (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25'05" (Bona Fino), okcidento longitudo 69º 38'23" (Altaĵo Maŭripalka).

Bolivio limas al 5 landoj: Nordoriente al Brazilo (3.423 km), sudoriento al Paragvajo (741 km), sudo al Argentino (773 km), sudokcidento al Ĉilio (850 km) kaj okcidento al Peruo (1.131 km).

Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5-an pozicion laŭ areo inter sudamerikaj landojn.

La orografia sistemo prezentas tri zonojn: Okcidenta zono aŭ Andino, formita de okcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra zono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj "jungo" (yungas). Orienta zono aŭ Benaĵo, formita de varma kaj malseka benaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seka benaĵo kaj la alta paragvaja deklivo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas pli ol 12 milionoj da personoj en 2023. El ili 66% estas indiĝenoj de 36 diferencaj nacioj, interalie 25% keĉuoj kaj 17% ajmaroj. 30% estas mestizoj kaj 14% eŭropanoj.

60% de bolivianoj estas malriĉaj kaj 38% ege malriĉaj. En la kamparo ok el dek personoj estas malriĉaj kaj ses nesufiĉe manĝas. Elmigrado kreskas: 20% de bolivianoj elmigris, miliono al Argentinio, milionduono al Eŭropo (ĉefe al Hispanio kaj Italio), 300 000 al Brazilo kaj milionkvarono al Usono; el ili 60 al 80% estas neleĝe.

La vivodaŭro estas de 66,3 jaroj.

Oni parolas la hispanan, ajmaran, keĉuan kaj aliajn 34 indiĝenajn lingvojn.

Gravaj urboj estas Santa Cruz de la Sierra (1 440 mil) kaj Cochabamba (630 mil).

La averaĝa monatsalajro estas 942 bolivjanoj (100,24 eŭroj), sed en agrikulturo nur 309 bolivjanoj (33,4 eŭroj) ĉe viroj kaj 105 bolivjanoj (11,36 eŭroj) ĉe virinoj.

Bolivio eksportas gason, nafton, plumbon, zinkon, arĝenton, oron, kafon kaj sukeron.

Administra strukturo

[redakti | redakti fonton]
Politika mapo de Bolivio.

Bolivio estas dividita en 9 departementojn: Beniio (Beni), Ĉukisakio (Chuquisaca), Koĉapampio (Cochabamba), La-Pazio (La Paz), Pando, Potosiio (Potosí), Santa-Kruzio (Santa Cruz), Tariŝio (Tarija) kaj Uruio (Oruro). La departementoj pludividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La ĉefurbo estas Sukro sed la registaro laboras en la urbo La-Pazo.

Interna politiko

[redakti | redakti fonton]

La civitanoj pli ol 17-jaraĝaj rajtas elekti la prezidanton, kiu estas la ĉefreprezentanto de la ŝtato. Poste la popolo elektas prefektojn, kiuj estas la ĉefreprezentantoj en ĉiuj departementoj; la subprefektoj respondecas en ĉiuj provincoj kaj la urbestroj respondecas en ĉiuj urboj.

La politika sistemo estas evoluanta demokratia respubliko kaj Bolivio estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj ekde ĝia komenciĝo.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

En 2009 Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, kies trupoj eniris Gazaon kadre de operaco "Gisplumbo", kio sekvigis multnombrajn detruojn kaj pereon de civiluloj. La rilatoj estis restarigitaj en 2020, sed la 31-an de oktobro 2023 Bolivio denove rompis ilin, protestante kontraŭ "la agresa kaj misproporcia milita ofensivo" de Israelo kontraŭ Sektoro Gazao kadre de operaco "Feraj Glavoj".

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Bolivio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Decreto Supremo 48. Gaceta Oficial Estado Plurinacional de Bolivia, edición 9NEC (2009-03-19). Arkivita el la originalo je 2022-07-12.
  2. Central Intelligence Agency (2023). Bolivia. The World Factbook.