Oficina borago
Aspekto
(Alidirektita el Borago officinalis)
Oficina borago | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Borago officinalis L., 1753 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La oficina borago (Borago officinalis) botanike apartenas al la boragacoj (Boraginaceae).
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo de la genro Borágo devenas de la araba abū 'araq "patro de ŝvito", pro ties kuracoplantaj virtoj.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Oficina borago estas unujara planto, kiu atingas altecon de 75 cm. Ĝiaj folioj havas guston de kukumo. En printempo kaj somero aperas purpurbluaj steloformaj floroj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]En la kuirarto estas uzataj la floroj kaj la freŝaj, junaj folioj de la planto. Oficina borago fajnigas ĉefe salatojn, saŭcojn, buterpanon kaj kazeon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Floroj de oficina borago
-
Detaloj de la floraro
-
Floroj de oficina borago
-
Oficina borago
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlagsgesellschaft mbH & Co. KG. ISBN 978-3-86820-149-9., paĝo 103, kapvorto Borágo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts (germane). Tamdem Verlag GmbH. ISBN 978-3-8331-4469-1., paĝo 172, kapvorto Borago
- Nova PIV, paĝo 166, kapvorto Borago, ĉapitro oficina borago