Ruĝkrura fuliko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ruĝkrura fuliko en bestoĝardeno Zoológico Nacional de Chile
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulica armillata Vieillot, 1817 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝkrura fuliko, Fulica armillata kaj laŭ la scienca nomo ankaŭ Braceleta fuliko, estas specio de birdoj de la ordo de Gruoformaj kaj de la familio Raledoj. Ties geografia distribuado estas sudamerika, okupante Brazilon, Paragvajon, Urugvajon, Argentinon, Ĉilion ĝis Fajrolando, Malvinoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉoj.[1] Oni ne konas subspeciojn.[2] La alternativa kaj la scienca nomoj de la specio aludas al la ruĝaj strioj en antaŭaj partoj de kruroj.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Ruĝkrura fuliko estas monotipa.[3]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Red-gartered_Coot_RWD5.jpg/220px-Red-gartered_Coot_RWD5.jpg)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ruĝkrura fuliko estas 43 ĝis 51 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas flavan bekon kaj fruntan ŝildon kun ruĝeca makulo inter ili. Ankaŭ la beko foje estas ruĝeta. Iliaj kruroj estas oranĝflavaj ĝis flavaj kun palruĝa "ŝtrumpa rubando" super la maleolo, kio nomigas la specion. Ilia plumaro estas ardezgriza kaj pli nigra ĉe kapo kaj kolo. Iliaj subvostaj kovriloj estas blankaj. Nematuraj birdoj havas pli palan bekon ol plenkreskuloj kaj olivecajn krurojn kaj piedojn. Junuloj estas senbrile grizbrunaj kun malhela makulo sur blankaj kapo kaj kolo.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Ruĝkrura fuliko troviĝas el centra kaj suda Ĉilio, Paragvajo, kaj sudorienta Brazilo suden tra Argentino ĝis Tierra del Fuego. Ĝi atingis la Malvinojn kiel vaganta, kaj vidaĵoj en Bolivio kondukis la Sudamerikan Klasigkomitaton de la American Ornithological Society klasigi ĝin kiel hipoteza en tiu lando.[4][5] Oni trovis fosiliojn de tiu specio en la kuŝejo de Laguna de Tagua Tagua de Ĉilio.[6]
La Ruĝkrura fuliko vivas ĉe grandaj lagetoj, lagoj, riveroj kaj marĉoj, kaj vintre en ŝirmitaj margolfetoj. Ĝi ĝenerale estas birdo de malaltaj teroj sed vivas je ĉirkaŭ 1200 m en Patagonio, ĝis 1000 m en sudaj Andoj, kaj tiom alte kiom ĝis 2100 m en nordokcidenta Argentino.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International 2009. Fulica armillata[rompita ligilo]. En: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2009.1
- ↑ Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
- ↑ Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P., eld. (Aŭgusto 2022). "Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin". IOC World Bird List. v 12.2. Alirita la 9an de Aŭgusto, 2022.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Taylor, B. (2020). Red-gartered Coot (Fulica armillata), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 24an de Novembro, 2022
- ↑ Alarcón-Muñoz, Jhonatan; Labarca, Rafael; Soto-Acuña, Sergio (2020-12-01). "The late Pleistocene-early Holocene rails (Gruiformes: Rallidae) of Laguna de Tagua Tagua Formation, central Chile, with the description of a new extinct giant coot". Journal of South American Earth Sciences. 104: 102839. Bibcode:2020JSAES.10402839A. doi:10.1016/j.jsames.2020.102839. ISSN 0895-9811. S2CID 225031984.
- ↑ (2020-12-01) “The late Pleistocene-early Holocene rails (Gruiformes: Rallidae) of Laguna de Tagua Tagua Formation, central Chile, with the description of a new extinct giant coot”, Journal of South American Earth Sciences (en) 104, p. 102839. doi:10.1016/j.jsames.2020.102839. Bibkodo:2020JSAES.10402839A. 225031984.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|