Bertoletio
Aspekto
(Alidirektita el Brazila nukso)
Bertoletio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbo de brazila nukso (Bertholletia excelsa)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bertholletia excelsa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brazila nukso aŭ Bertoletio (Bertholletia excelsa) estas sudamerika arbo en la familio Lecitidacoj, kaj ankaŭ la nomo de la ties komerce rikoltitaj manĝeblaj semoj.
Ordoj
[redakti | redakti fonton]La familio de la Brazila nukso estas en la ordo Erikaloj (Ericales), same kiel aliaj bone konataj plantoj kiaj mirtelo, sapoto, gutaperko, teo, ribo, floksoj kaj persimono.
Arbo
[redakti | redakti fonton]La arbo de la Brazila nukso estas la nura specio en la monotipa genro Bertholletia. Ĝi estas indiĝena de Gujanoj, Venezuelo, Brazilo, orienta Kolombio, orienta Peruo, kaj orienta Bolivio. Temas pri disaj arboj en grandaj arboj ĉe la bordoj de la Amazona Rivero, la Rio Negro, la Tapajozo, kaj la Orinoko. La genro estas nomita laŭ la franca kemiisto Claude Louis Berthollet.