Saltu al enhavo

Budeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nigra budeno antaŭ kuirado

Budeno[1] - france Boudin [bud'ɛ̃] - estas speco de sangokolbaso trovita en pluraj kulturoj de Franclingvio. La aldonitaj ingrediencoj varias en franca, luksemburga, franclingve belga (do valona), franclingve svisa (do romandia), kebekia, akadia, aosta-vala, luiziana kreola kaj kaĵuna kuirartoj. Kelkaj variaĵoj kiel ekzemple boudin blanc[2] enhavas neniun sangon sed retenas la nomon.

diversaj nigraj kaj blankaj budenoj en la antaŭkristnaska merkato de Bruselo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo budeno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 129
  2. PIV (ligilo vidu supre) en ĉiuj eldonoj dokumentigas esperantan terminon "blanka budeno" kaj klarigas ke temas pri besta intesto, farĉita per kokinblankaĵoj kuiritaj en lakto.