Saltu al enhavo

Buster Keaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buster KEATON)
Buster Keaton
Buster Keaton
Buster Keaton
Persona informo
Buster Keaton
Naskonomo Joseph Frank Keaton
Naskiĝo 4-an de oktobro 1895 (1895-10-04)
en Usono Piqua, Kansas
Morto 1-an de februaro 1966 (1966-02-01) (70-jaraĝa)
en Usono Woodland Hills, Kalifornio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Joe Keaton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Myra Keaton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Natalie Talmadge (1921 - 1932)
Mae Scriven (1933 - 1936)

Eleanor Norris (1940 - 1966)

Infanoj Joseph Talmadge Keaton (en) Traduki
 ( Natalie Talmadge (en) Traduki)
Robert Talmadge Keaton (en) Traduki
 ( Natalie Talmadge (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Frigo, The Great Stone Face, Malec...
Okupo komikisto
aktoro
filmreĝisoro
mimo
produktoro
oficiro
filmaktoro
reĝisoro
teatra aktoro
stuntisto
filmproduktoro
televida aktoro
verkisto
militisto
filmmuntisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1917 - 1966
En TTT http://www.busterkeaton.com/
Aktorado
Oskar-premio
Academy Honorary Award
1960 por la tutviva laboro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Buster KEATON [Baster Ki:t.n], realnome: Joseph Francis KEATON (naskiĝis la 4-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de februaro 1966) estis usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Buster Keaton naskiĝis en Piqua [piKVEJ], Kansaso. La sinprezenton antaŭ publiko li lernis ege frue: jam kiel 3-jarulo li kune kun siaj gepatroj agadis sur la scenejo de varieteo. En la jaro 1917 li forlasis sian familion por komenci kinokarieron. Laborante kun la komikisto Roscoe “Fatty” Arbuckle li en aro da mallongaj mutfilmoj povis montri sian grandan komikan kaj akrobatan talenton. Lia roloskemo estis ĉiam la sama: kvankam konfrontita al sinsekvo da tumultaj situacioj, li neniam ŝanĝis sian vizaĝesprimon, kaj baldaŭ pro tio ricevis la kromnomon "Stone Face" (“Ŝtona Vizaĝo”).

En 1920 Keaton fondis sian propran filmfirmaon kaj elprovis sin ankaŭ en longaj filmoj. La filmoj produktitaj dum tiu ĉi tempo atingis kvaliton kompareblan al tiuj de Charlie Chaplin.

En la jaro 1928 la firmao de Keaton estis aĉetita de MGM. Keaton tie daŭrigis sian laboron, sed la novaj kondiĉoj limigis liajn esprimrimedojn; krome la transiro al la sontekniko kaŭzis al li problemojn. Post kelkaj personaj krizoj li finfine preskaŭ plene forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado de scenaroj.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li povis sperti reviviĝon de siaj malnovaj mutfilmoj, kiuj subite reaperis en la televido kaj en kinejoj. En la jaro 1960 li publikigis siajn memoraĵojn. Buster Keaton mortis en Hollywood, Kalifornio.

Listo de filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • One week (1920)
  • The Paleface (1921)
  • The Playhouse (1921)
  • Cops (1922)
  • The Electric House (1922)
  • Our Hospitality (1923)
  • The Navigator (1924)
  • Battling Butler (1926)
  • The General (1926)
  • Steamboat Bill Jr. (1928)
  • The Cameraman (1928)
  • Sunset Boulevard (1950)
  • Limelight (1952)

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]