Kuba buteogalo
Kuba buteogalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuba buteogalo, ĉe provinco Camaguey, Kubo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buteogallus gundlachii (Cabanis, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuba buteogalo aŭ Gundlaĉa buteogalo (Buteogallus gundlachii) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn.
Ĝi estas endemia de la insulo de Kubo, kie ĝi estas limigita al marbordaj areoj. Ĝi estis tradicie konsiderata subspecio de la Nigra buteogalo (B. anthracinus), sed ĵusaj pruvoj sugestis, ke ĝi estu traktata kiel separata specio.[1] Sekve la AOU formale agnoskis ĝin kiel specio en 2007.
Plenkreskulo de Kuba buteogalo estas ĉ. 43–53 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 930 g. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn, kaj estas ĉefe nigra kun iome da bruneca nuanco en supraj flugiloj. La mallonga vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo kaj ankaŭ blanka pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj etendaj vaksaĵoj al la okuloj estas flavaj.
Oni ne konas subspeciojn de tiu “nova” specio.[2]
Ties statuso estis unuafoje pritaksata de la IUCN Ruĝa Listo en 2008, kiam ĝi estis listata kiel Preskaŭ Minacata.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wiley & Garrido (2005)
- ↑ http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.
- ↑ BLI (2008)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (BLI) (2008): 2008 IUCN Ruĝlista statusŝanĝoj Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 23an de majo 2008.
- Wiley, J. W., and Garrido, O. H. (2005). Taxonomic status and biology of the Cuban Black-hawk, Buteogallus anthracinus gundlachii (Aves: Acciptridae). The Journal of Raptor Research 39: 351-364.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet[rompita ligilo]
|