C-maĵoro
C-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c. La tonalo C-maĵoro en la notacio ne havas antaŭsignojn (nek diesojn, nek bemolojn). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c-e-g-), oni nomas C-maĵoro.
La skalo pri C-maĵoro estas: do, re, mi, fa, sol, la, si, do kun
- toniko : do
- medianto : mi
- dominanto : sol
- strebotono : si
kaj alteracioj : neniu .
C-maĵoron ofte estas sentata kiel hela, klara, festa, kvankam malpli brila ol la diesaj tonaloj. Ĉar ne atentendas antaŭsignoj, multaj facilaj muzikpecoj por komencantoj estas metataj en c-maĵoro. Kelkaj komponistoj karakterizis per ĉi tiu tonalo ofte simplulojn de aliaj ol mentaj kapabloj. Ekzemple la figuro de Osmin en "Die Entführung aus dem Serail" de Wolfgang Amadeus Mozart kantas prefere en C-maĵoro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach: orkestrosuito n-o 1; kanonaj variaĵoj pri kristnaska kanto
- Joseph Haydn: Simfonioj n-o 30, 60, 82, 90, hobojokonĉerto
- Wolfgang Amadeus Mozart: simfonioj n-o 36, 41 („Jupiter-Simfonio“)
- Ludwig van Beethoven: Klaviersonate n-o 3; 1-a simfonio; 1-a pianokonĉerto; pianosonato n-o 21; trioblokonĉerto; 9-a arĉkvarteto, op. 56,3; meso C-maĵora op. 86
- Franz Schubert: granda simfonio
- Robert Schumann: 2-a simfonio
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg (plejparte)
- Felix Draeseke: 3-a simfonio („Symphonia Tragica“)
- Hans Pfitzner: simfonio op. 46
- Sergej Prokofjev: 4-a simfonio
- Jean Sibelius: 7-a simfonio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro