Saltu al enhavo

Compute!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el COMPUTE!)
Compute!
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Usono
Posedanto Small System Services (1979–1983)
ABC Publishing (1983–1994)
Ĉefredaktisto Jeff Green
Establodato 1979
Ĉesigita publikado 1994

vdr

Compute!, ofte stiligita kiel COMPUTE!, estis usona magazino dediĉita al personaj komputiloj, eldonita de 1979 ĝis 1994. Ĝi originis en 1978 el PET Gazette de Len Lindsay, unu el la unuaj revuoj pri la Commodore PET.[1] En la 1980-aj jaroj, Compute! kovris ĉiujn ĉefajn platformojn. pluraj unu-platformaj kromeldonoj de la magazino estis cetere lanĉitaj. La plej sukcesa el tiuj estis Compute!'s Gazette, kiu aparte celis la uzantojn de VIC-20 kaj Commodore 64.

La origina celo de Compute! estis skribi pri kaj publikigi programojn por ĉiuj komputiloj kiuj uzis iun version de la ĉefprocesoro MOS Technology 6502. Ĝi komenciĝis en 1979[2] rilate al la PET, VIC-20, Atari 400/800, Apple II+, kaj iuj aliaj 6502-bazitaj komputiloj kiuj estis mane muntendaj, kiel la Rockwell AIM 65, la KIM-1 de MOS Technology, kaj aliaj maŝinoj fare de firmaoj kiel Ohio Scientific. Kovrado de la mane muntendaj komputiloj kaj Commodore PET fine estis rezignitaj. La platformoj, kiuj fariĝis ĉefaj por la magazino, estis la Commodore 64, VIC-20, 8-bitaj Atari-komputiloj, TI-99/4A kaj Apple II. Poste, la fokuso pri la 6502-platformo tute malaperis, kaj la IBM PC-komputiloj, Atari ST, kaj Amiga estis aldonitaj al ĝia linio. Ĝi ankaŭ publikigis sukcesan serion de komputilaj libroj, multaj el kiuj konsistis el kompilaĵoj de artikoloj el la magazino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]