Camilla de Britio
Reĝa familio de Britiokaj la aliajKomunumaj reĝlandoj | |
---|---|
Reĝa familio
| |
Camilla (denaske Camilla Rosemary SHAND, en unua geedzeco Camilla PARKER BOWLES; naskiĝis la 17-an de julio 1947 en Londono) estas la dua edzino de reĝo Karlo la 3-a de Britio kaj per tio reĝino (pergeedza reĝino, ne reganta reĝino) de Britio kaj aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj. Ŝi havas la titolon angle Her Majesty The Queen Consort, "Ŝia Moŝto la Reĝino Edzino".
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi konatiĝis kun Karlo onidire en derbio, kiam ŝi diris „Mia praavino estis amatino de via praavo”. (Onidire ŝi plenumis seksajn dezirojn de Karlo, kiujn Diana rifuzis.) Post 1972 ŝi enamiĝis al kavaleria oficiro Andrew Parker Bowles, kun kiu ŝi edziniĝis en 1973. Post kiam Karlo konfesis en 1994 publike la adulton, ŝi divorcis en 1995. Ŝi havas du infanojn: Thomas, kiu naskiĝis en 1975 (kaj kies baptopatro estas Karlo) kaj Laura (* 1979).
Ŝi edziniĝis kun Princo Karlo la 9-an de aprilo en 2005, post unutaga prokrasto de la ceremonio pro la entombigo de la Papo.
Ŝi ŝatas la provincan vivon kiel Karlo.