Karakaso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/Caracas_Wikivoyage_banner.jpg/775px-Caracas_Wikivoyage_banner.jpg)
Karakaso | |||
hispane Caracas | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Santiago de León de Caracas | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Ŝtato | Miranda | ||
Regiono | Ĉefurba Distrikto | ||
Municipo | Libertador Bolivarian | ||
Montaro | Venezuela Marbordo | ||
Situo | Karakaso | ||
- alteco | 900 m s. m. | ||
- koordinatoj | 10° 30′ N 66° 55′ U / 10.500 °N, 66.917 °U (mapo) | ||
Areo | 1 930,0 km² (193 000 ha) | ||
Loĝantaro | 1 815 679 (2009) | ||
- de metropolo | 5 196 514 | ||
Denseco | 940,77 loĝ./km² | ||
Fondita | 25-julio 1567 | ||
- fondinto | Diego de Losada | ||
Horzono | UTC (UTC-4:30) | ||
Poŝtkodo | 1010-A | ||
Telefona antaŭkodo | 212 | ||
ISO-3166 | VE-A | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.alcaldiamayor.gob.ve | |||
![]() |
Karakaso (hispane Caracas), aŭ Karako, estas milionurbo, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Venezuelo havanta ĉirkaŭ 4,2 milionojn da loĝantoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/PlazaFrancia2004-6.jpg/220px-PlazaFrancia2004-6.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Caracas_from_El_Calvario.jpg/220px-Caracas_from_El_Calvario.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Caracas_Cathedral_2.jpg/220px-Caracas_Cathedral_2.jpg)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Karakaso troviĝas en la norda parto de la lando proksime de Kariba Maro en valo. Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 900 metroj super la nivelo de la maro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frue indiĝenaj popoloj vivis en tiu loko. Hispanoj fondis la urbon en la 1560-aj jaroj. Tiutempe la marbordo ne estis konvena pro oftaj atakoj de piratoj, tial konvena loko anonciĝis ĉe piedoj de altaj montoj. La loĝantoj kultivis kakaon. En 1811 oni deklaris la sendependecon en Karakaso. Tertremo detruis la urbon la 12-an de marto en 1812, sed ĝi poste rekonstruiĝis. En 1821 Simón Bolívar venkis la hispanojn. En mezo de la 20-a jarcento la urbo faris modernigan programon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Karakaso oni okupiĝas pri kemiaĵoj, teksaĵoj, ledo, kaŭĉuko, nutraĵoj, produktado de cemento, feraĵoj kaj lignoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La sistemo de metroo nomiĝas "El metro", kiu konsistas ne nur metroo, sed ankaŭ estas aŭtobusoj. Karakaso havas internacian flughavenon, kiu troviĝas ĉe Maiquetia.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Karakaso havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 916 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas, sed la ceteraj monatoj ne estas sekaj. La temperaturo estas stabile ĉirkaŭ 25 °C.
Kelkaj interesaj vidindaĵoj en Karakaso:
- naskiĝdomo de Simón Bolívar
- katedralo de Karakaso de 1594
- preĝejoj omaĝe al Sankta Francisko kaj omaĝe al Sankta Petro
- Centra Universitato de Venezuelo
- muzeo de Belartoj
- nacia muzeo
- moskeo de Ibrahim Al Ibrahim
Servoj
[redakti | redakti fonton]Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]En Karakaso mortis hungardevena skulptisto Éva Lőte.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Asunciono, Paragvajo
Bogoto, Kolombio
Bonaero, Argentino
Cluj-Napoca, Rumanio
Fortaleza, Brazilo
Gvatemalurbo, Gvatemalo
Havano, Kubo
Istanbulo, Turkio
La Paz, Bolivio
Lisbono, Portugalio
Madrido, Hispanio
Managvo, Nikaragvo
Meksikurbo, Meksiko
Minsko, Belorusio
Miami, Usono
Milano, Italio
Montevideo, Urugvajo
Moskvo, Rusio
Novmumbajo, Barato
New Orleans, Usono
Panamurbo, Panamo
Parizo, Francio
Kezonurbo, Filipinoj
Ra'anana, Israelo
Rejkjaviko, Islando
Rio de Janeiro, Brazilo
San José, Kostariko
San-Juano (Porto-Riko), Porto-Riko
San Salvadoro, Salvadoro
Santa Cruz de Tenerife, Hispanio
Santiago de Chile, Ĉilio
Santo Domingo, Domingo
San Francisco, Usono
São Paulo, Brazilo
Seoulo, Sud-Koreio
Ŝanhajo, Ĉinio
Sidnejo, Aŭstralio
Tegucigalpa, Honduro
Teherano, Irano
Vaŝingtono, Usono
|