Karpaĉo
Aspekto
(Alidirektita el Carpaccio)
Karpaĉo (sen rilato al karp-aĉo) el la itala carpaccio [karpAĉo] estas plado de kruda viando aŭ fiŝo[1] (kia bovaĵo, bovidaĵo, cervaĵo, salmo aŭ tinuso), tre fajne distranĉita aŭ batofrapita kaj servita ĉefe kiel aperitivo. Carpaccio estas la internacia nomo de tiu tipa itala plado farita ĉefe el kruda viando foje spicita kun salo, papriko kaj citronsuko. Tiu plado estis proponita la unuan fojon kun tiu nomo en Venecio, okaze de ekspozicio dediĉita al la venecia pentristo Vittore Carpaccio kiu okazis en 1963.
Por pli facile distranci fajne la viandon, plej bone oni faras ĝin se la viandopeco estas frostigita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oxford Dictionaries: http://www.oxforddictionaries.com/definition/english/carpaccio Arkivigite je 2016-06-14 per la retarkivo Wayback Machine