Granda centropo
Granda centropo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Centropus sinensis (Stephens, 1815) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Granda centropo aŭ Korvofazano (Centropus sinensis) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. C. sinensis estas komuna kaj disvastigata loĝanto de la centraj insuloj de suda Azio, el Barato orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio. Ties natura habitato estas tre ampleksa el ĝangalo al terkultivejoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas granda specio 48 cm longa. La kapo kaj korpo estas purpurnigraj, la flugiloj estas avelkoloraj supre kaj nigraj sube, kaj la longa vosto estas malhelverda. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj tre striitaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ili estas neparazitaj membroj de la ordo de Kukoloformaj kaj nestumas en arbustejoj, kaj la tipa ovodemetado estas de 3 ĝis 5 ovoj.
La Granda centropo estas granda birdo kiu manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili eventuale manĝas aliajn manĝaĵojn.
La alvoko de tiu ĉi specio, kiel tiuj de plej parto de kukoledoj estas simpla ripetado, ĉe tiu ĉi kazo de profunda resonanta noto.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Centropus sinensis andamanensis Beavan, 1867
- Centropus sinensis anonymus Stresemann, 1913
- Centropus sinensis bubutus Horsfield, 1821
- Centropus sinensis intermedius (Hume, 1873)
- Centropus sinensis kangeangensis Vorderman, 1893
- Centropus sinensis parroti Stresemann, 1913
- Centropus sinensis sinensis (Stephens, 1815)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Centropus sinensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 Majo 2006. Ne minacata
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Alia bildo Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Mallonga priskribo Arkivigite je 2008-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
Bildoaro
[redakti | redakti fonton]-
Zigodaktilaj fingroj.