Saltu al enhavo

Ĥaŭkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chauci)
Ĥaŭkoj
historia etno • tribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ĥaŭkoj (en moderna germana lingvo nomataj Chauken, prononcata [Haŭken] aŭ [Ĥaŭken], latine Chauci [Ĥaŭki], greke οἱ Καῦχοι [oj Kaŭĥoj] „la Altaj“) estis ĝermana tribo kiu loĝis en partoj de ebenaĵoj kaj arbaroj de nuna nordokcidenta Germanio, dum la unuaj jarcentoj a.K. kaj p.K. Pri la esperanta nomigo ekzistas neniu literatura referenco, ĝi simple improvizigis surbaze de la literature bone dokumentitaj nomoj en la germana kaj latina lingvoj. Kvankam la unua sono en la germana lingvo estas sono inter H kaj Ĥ (en la sistemo IFA ĝi notiĝas per la signo "ç"), ĝi en tiu lingvo estas klare ne H, do pli ĝustas transdoni ĝin esperante per litero Ĥ ol per H - kaj krome ekzistas pliaj ĝermanaj triboj, unuavice la ĥeruskoj kaj la ĥatoj, kies esperantaj nomigoj same uzas tiun ĉi esperantan inicialon.

La tribo vivis ambaŭflanke de la malsupra (do norda) rivero Vezero (okcidente de la rivero la romiaj kronikistoj nomis ilin latine chauci minores, oriente latine chauci maiores). La pli okcidenta rivero Emso komence de nia erao estis loĝita de najbara ĝermana tribo Ampsvarii, sed ĝis la jaro 58 la ĥaukoj etendiĝis ĝis la malsupra (do norda) rivero Emso, puŝinte la najbarojn pli suden al la la supra (do suda) parto de la rivero Emso. Krome pliaj najbaroj estis frisoj pli okcidente, la ĥeruskoj sudoriente, kaj eventuale ankoraŭ la engloj (nord)oriente, kiuj havis sian hejmregionon pli norde, en la suda parto de la duoninsulo Jutlando, sed laŭ iuj historristoj etentiĝis ankaŭ suden preter la rivero Elbo. La ĥaŭkoj temiĝas kaj en la enciklopedio Naturalis historia XVI 1, 2–4, Plinio la pli maljuna, proksimume en 77 de nia erao, kaj en la etongrafia teksto Germania de Tacito, proksimume en 78 de nia erao. Laŭ Tacito, la Ĥaŭkoj apartenis al grupo de la antikvaj ĝermanoj kiuj vivis ĉe la marbordo de la Norda Maro: Plinio nomis tiun grupon Ingvaeones, Tacito du jardekojn pli poste Ingaevones. Kvankam pli frua esplorado en la 19-a jarcento vidis la haŭkojn daŭri en la ĝermana tribaro saksoj, la tribo nun estas ĉiam pli rilatigita al la genezo de la frankoj.