Saltu al enhavo

Cigana Romancaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cigana romancaro)
Romancero gitano
skribita verko • poezia kolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro Federico García Lorca
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Ĝenro liriko
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Cigana Romancaro
Cigana Romancaro
Cigana Romancaro
Aŭtoro Federico García Lorca
Eldonjaro 1971
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 140
vdr

Cigana Romancaro (en hispana Romancero gitano) estas kolekto de dek ok poemoj fare de la mondfama hispana poeto Federico García Lorca, tradukitaj kaj enkondukitaj de Fernando de Diego. William Auld skribis antaŭparolon en kiu li ege laŭdis la tradukon.

Citaĵo
 La dek ok romancojn de la libro oni povas klasifiki en kvar grupojn.

En la unua staras la romancoj anekdotaj, t.e. la pecoj, kies intrigoj, simple prezentas al ni la liberan instinkton de la ciganoj, kiuj polarizas sin al la du ekstremoj de morto kaj volupto...La duan grupon formas la trio de sanktuloj: San Miguel, San Rafael kaj San Gabriel... García Lorca per pli ellaborita, densa lingvo, manipulas la sanktulojn kaj ties cirkonstancojn por riveli la intiman estmanieron de la tri famaj andaluzaj urboj....

"Romanco pri la Luno", ..., "Romanco pri la Hispana Civil-gvardio" formas la plej transcendan, belan kaj inspiritan grupon de la libro...Ili reflektas, laŭ la vortoj mem de García Lorca, la veron universalan...Sub la rubriko "Tri Historiaj Romancoj" staras la lasta grupo de la libro

Okaze de la apero de la esperanta traduko, la eminenta poeto kaj ano de la Reĝa Akademio Hispana Gerardo Diego publikigis en ABC, unu el la ĉefaj ĵurnaloj de Hispanio, de la 17-a de oktobro 1972 favoran recenzan artikolon tut-paĝan hispanlingve.

Multaj (plej) el la poemoj temas pri geciganoj, ofte konflikte kun membroj de la Civila Gvardio, sed ankaŭ inter ili mem. Ĉiukaze oni ne komprenu la libron kiel antropologia studo sed pri poezia kontemplo de la prafortoj homaj konflikte kun la moderna vivo. La etoso (olivarbaroj, andaluziaj urboj ktp) ripetiĝos en la ruraj tragedioj de Lorca, sed jam sen la konstanta apero de la ciganismo. Multaj simboloj ilustras la poemojn kiaj la nokto, la morto, la ĉielo, la luno, la ĉevaloj, la metaloj ktp.

Citaĵo
 Ankaŭ mi, kiel Auld kaj, de nun, kiel multaj aliaj privilegiuloj, konatiĝis kun Garcia Lorca tra la Internacia Lingvo, kiu permesas kontakti pli rekte la ĉefverkojn de ĉiu lingvo.
Elvenas el liaj Romancoj, kie plektiĝas hermetisma rafiniteco kun fora eĥo de cimbaloj kaj gitaroj, ia Hispanujo 17a-jarcenta, kun misteraj verandoj kaj rondaj balkonoj, sub verda lumo de malbonaŭguraj lunoj. Elvenas vesperoj kun nuboj kiel anĝeloj, aŭroroj super salikoj plorantaj sur akvo kiel oldulinoj. Sed ne elvenis, almenaŭ por mi, la promesitaj universalaj sentoj. Krom malklara pesimismo, nenio enpenetras mian animon, nenio helpas min plori aŭ rideti. Almenaŭ por mi, la animo de Garcia Lorca ne riveliĝas tra la Romancoj. Mi povas ĝui, eĉ intense, la koncizan perfektecon de kelkaj versoj, la kolorplenan prezenton de imagoj; sed ne stariĝas inter la poeto kaj mi tiu mirakla fluo, kiu faras, ke mi rekonas liajn vortojn kiel ĉiutempajn, ĉiulokajn.
Ĉu kulpo de la traduko? De la vidpunkto de la ritmo, ĝi estas perfekta laŭ la kadencoj; de tiu de la rimo, ĝi estas fidela kaj plaĉa en la asonancoj. Sed ĝenas min, kaj eble ne nur min, la nenecesa uzado de neologismoj kaj de maloftaj vortoj. 
— 1972, Clelia Conterno, Esperanto, 798(6)
Citaĵo
 Jen la CIGANA ROMANCARO! Jen Garcia Lorca, kiu esprimas sin laŭ novaj vortoj sukcesantaj redoni la profundan Simbolismon kaj la eksterhaman sorĉon de tiuj originalaj, kiuj propravirte suprenleviĝis kiel plej granda lirika monumento hispan lingva de la nuntempo! Pluraj nacilingvaj aŭtoroj provis kapti traduke la raran etoson de tiuj romancoj kaj de ilia genia esprimdirado metafora. Ni bone scias ke tiuj entreprenoj pli-malpli restis je nura bonin en ca alproksimiĝo, ĝen erale pro simpla limigita persona interpretado de tio abstrakta kaj mistera, ĉar en la poemoj, nurŝajne, ĉio vidiĝas klare tra la lirika prismo, sed kiam oni volas palpi la korpecon de tiuj bildoj..., tiam oni nur kapablas tuŝi fatomorganajn ombrojn. Kaj, konsekvence, vole-nevole, ni devas situigi denove en la ĝustan lokon perspektivan, por ke la poeto estu nia sincera intima flustranto, nepre parolante al ni hispanlingve. Sed mi ne vo las ekskluzive diri ke tiuj tradukintoj nacilingvaj nur kapablis laŭ iri sian propran subjektivan vojon. Tamen, estas agnoskate ke la versoj de la originala CIGANA ROMANCARO estas tre malfacile tradukeblaj, unue pro tio ke la ĝenerala hispanaromancaro montras sin per formulo de strikteco kaj ankaŭ en fermitaj en vortriĉa ŝparemo, kaj, due, pro tio ke la stilo de Federico estas tre karakteriza antaŭ la fakto ke ĉiuvorto lia transcendas la vortaran difinon. Almenaŭ tri atentindaj esperantistaj aŭtoroj trudis al si la taskon interpreti kiel eble plei fidele parton aŭ tuton de la CIGANA ROMANCARO. Mi ne volas preteratenti, precipe, la laŭdindan laboron de la ruso K. Gusev, kvankam lin eposedis la sufiĉan scipovon de la hispana, nekregis la lingvaĵon de Garcia Lorca por kapabli traduki ŝlosilajn vortojn kaj esprimojn . Sed per tiu ‘’alproksimiĝo ‘’farita de nehispane, ni ja havis la certecon ke Garcia Lorca povus esti digne interpretita per Esperanto, pli ĝuste ol per kiu ajn lingvo. "Beletraj Kajeroj", subla fama marko “Stafeto ”, prezentas al la tuta mondo la plej maturan kaj perfektan provon traduki la sen mortecajn versojn de la poeto el Granada. Kaj tuj ni povas konstati ke tiu provo ŝanĝiĝis en la pruvon de io reale kaj mirinde konkreta kaj majstra. Fernando de Diego, vera talentulo pri tiuj aferoj, sukcesis plene, precipe, laŭ mia aprezado, pro tri gravaj faktoj, nome, ĉar li ja mantaŭ efariĝis konscia ekzegezisto pri Garcia Lorca; ĉar li regas avantaĝe Esperanton kaj ĝian plej modernan beletran leksikonon; kaj ĉarli pasie kaj respon dece ellaboris tiun fruktodonan taskon , kun cerbo kaj kun koro. Oni povas konstati ke la tradukinto ĉiam priatentis la plej specife gravajn ŝlosilajn vortojn kaj esprimojn , kaj ke li ĉiam, okaze d emalfacilaĵo , elektis tiun solvon kapablan redoni la plej ĝustan ekvivalenton laŭ la celo de la originalo. Jen, nur eta ekzemplo: tiu "en la noche platinoche/noche que noche nochera" fariĝas "en la nokto nokt-arĝenta /nokton okte nokt-intima”. Ni povas vidi ke ne estas perfidita, eĉ minimumela elvokiveco. Ni scias ke en ĉiu originala lirikaĵo abunda je metaforoj, troviĝas, nature, granda dozo da aŭ tora subjektiveco. Tiuokaze bona tradukanton eĉ iam devas fidi je sia propra subjektiveco, antaŭ tiu pli-malpli evidenta de la verkisto, samekiel li ne devas ĉiam fidi, okaze de specialaj cirkonstancoj, je la laŭ litera traduko. Fernando deDiego majstre kapablas uzi tiujn plej konvenajn rimedojn, kiam ili estas tuten ecesaj, t.e., li tradukas subjektive aŭ laŭlitere — aŭ laŭ ekzegeza interpretado— , laŭ cirkonstance. Kaj la rezulto estas eventa. Ni provu deklami la versojn post konscia asimilado kaj meditado, kaj ni povos konstati ke la sintezado estiĝis kvazaŭ mirakle, pro fluado de la versoj kun plen a atingo de iliaj originalaj senco kaj intenco. La antaŭ parolo de W. Auld ne estas flata. La skota poeto sankcias per sia aprezado de aŭtoritata kompetentulo, la altajn meritojn de tiu esperantigo, kaj ĝin situigas en la ĝustan altrangan lokon. Kaj pri la enkonduko fare de la tradukinto mem, ni diruke ĝi rolas kiel grava eseo en sekretigantan in nenur pri detaloj kaj esencaj trajtoj de Ia ellaborita , sed precipe pri kialoj, stilo, valoro de simboloj kaj metaforoj, kaj por ke oni pli klarvide povuĝui la poezian mondon, ter persona pro genieco, deGarcia Lorca. La rezulto estas ke, tra leginte tiun enkondukon oni jam pli kapablas enprofundiĝi en la malkovron de subtilaj nekonataj nuancoj de tiupoezio kiutie l altgrade fariĝis populara, sed avare gardante, tamen, sekretojn kaj misterojn kiuj eble ne estas je la atingo de kiu ajn ne avertita avidante. La preso estas perfekta, laŭ konstanta indeco de tiuj "Beletraj Kajeroj”. Preseraroj preskaŭ ne ekzistas. Mi notis nur je la paĝo 80-a "kikerikas” anst. “kokerikas”. Kaj en la samapaĝo kaj romanco, mi trovis ke la fina vorto de la verso “Poste venas Pedro Domecq ” devas esti prononcita kun prozodia akcento sur la antaŭlasta silabo, sed ne sur la lasta, laŭ la originalo “Detrás va Pedro Domecq ”. Sed tio preskaŭ ne estas menciinda. Ni hispanoj, ni esperantistoj, ni admirantoj de la granda poeto, jubilas pro tiugranda laboro, kiu plie universaligas la plej karakterizan poemaron de Federico. Dankon, Fernando de Diego! Dankon, " Stafeto”! 
— G. Morá., Boletín n187 (sep 1971)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]