Ardón (Leono)
Ardón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24232 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 558 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 5° 34′ U (mapo)42.437222222222-5.5625Koordinatoj: 42° 26′ N, 5° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 783 m [+] | ||
Areo | 48,65 km² (4 865 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ardón [+] | |||
Ardón [arDON] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ardón, Benazolve, Cillanueva, Fresnellino del Monte, San Cibrián kaj Villalobar, okupas totalan areon de 48,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 562 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Chozas de Abajo, Vega de Infanzones, Valdevimbre, Campo de Villavidel kaj Cabreros del Río.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Tradiciaj vinkeloj.
-
Kolombejo.