Grizbruna serpentaglo
Grizbruna serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Circaetus cinerascens (von Müller, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizbruna serpentaglo (Circaetus cinerascens) estas granda rabobirdo de Afriko de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas grizbruna afrika rabobirdo kun mallonga vosto kaj granda kapo; el la griza koloro devenas la latina scienca nomo (cindra). Junuloj havas pli palajn kaj brunajn suprajn partojn ol plenkreskuloj, kun blankabordaj plumoj. Kapo, kolo kaj brusto estas malhele striecaj. La subaj partoj estas blankaj kun helbruna strieco, ĉefe en ventro kaj femuroj. Subplenkreskuloj povas esti malhelgrizbrunaj sen strieco en subaj partoj. Okuloj kaj kruroj estas flavaj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]La Grizbruna serpentaglo loĝas en arbaroj, ĉefe ĉeriveraj, sed ili evitas densajn arbarojn kaj ĝangalojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Grizbruna serpentaglo ĉefe ĉasas serpentojn, sed ankaŭ aliajn malgrandajn vertebrulojn, gvatinte el ripozejo. Ili falas de tie al trunko, foliaro aŭ grundo. Tiu specio estas solema birdo, kaj tre sekretema. Pro la malnomada vivostilo (loĝantaj birdoj), ili estas ofte detektataj nur pro siaj alvokoj. Ili havas krestecajn brustojn.
Geografia teritorio
[redakti | redakti fonton]Ili troviĝas en Afriko en la nordaj tropikoj el Senegalio kaj Gambio orienten al Etiopio kaj suden al suda Angolo kaj Zimbabvo, ĉefe okcidente de la orienta Granda Rifto, sed forestas el la okcidentaj ekvatoraj arbaroj de malaltaj teroj. Ili loĝas en arbaroj kaj arbarbordoj. Tiu estas nekomuna birdospecio kiu estas ofte malfacile videbla. Ties distribuado estas makuleca kaj vundebla al habitatoperdo de la preferataj ĉeriveraj arbaroj. Ili manĝas ĉefe reptiliojn kaj amfibiojn kiujn ili kaptas ĉu surgrunde aŭ en arboj.
Flugmaniero
[redakti | redakti fonton]La Grizbruna serpentaglo foje altiĝas por ŝvebi, dum ĝi elsendas siajn alvokojn. Ili krias altatonan kaj laŭtan 'kok-kok-kok-kok-kok'.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La Grizbruna serpentaglo nestas inter grimpoplantoj kaj foliaro. La Grizbruna serpentaglo faras novan neston ĉiujare. Ili konstruas malgrandan neston el bastonetoj, bone kaŝita en vegetaĵaro. La ino demetas ununuran ovon. Kovado povas daŭri el 35 al 55 tagoj, ĉefe fare de la ino. Elnestiĝo okazas post 10 al 15 semajnoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Circaetus cinerascens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de julio de 2007.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bouglouan, Nicole. "Western Banded Snake Eagle." http://www.oiseaux.net. 2 July 2008 . Ecopains d'abord. 25 Feb. 2008 <http://www.oiseaux.net/birds/western.banded.snake-eagle.html>.
- Sinclair, Ian, and Phil Hockey. The Larger Illustrated Guide to Birds of Southern Africa. Princeton University Press, July 24, 1995.
|