Clemens August von Galen
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo) |
Beata | |||||
Clemens August von Galen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Monastero | |||||
Regado | 1933–1946 | ||||
Ceteraj titoloj | grafo, kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Clemens August Graf von Galen | |||||
Naskonomo | grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen | ||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1878 en Dinklage | ||||
Morto | 22-an de marto 1946 (68-jaraĝa) en Münster | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Peritoneito vd | ||||
Tombo | St.-Paulus-Dom (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • eklezia latino vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Friburgo Canisianum (Innsbruck) Stella Matutina (en) vd | ||||
Familio | |||||
Familio | von Galen | ||||
Dinastio | Familio Galen vd | ||||
Patro | Ferdinand Heribert von Galen (mul) vd | ||||
Patrino | Elisabeth Gräfin von Spee (en) vd | ||||
Gefratoj | August Graf von Galen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1933–) katolika sacerdoto (1904–) rezistobatalanto aŭtoro vd | ||||
Aktiva en | Münster • Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
Beatulo | |||||
Beatigo | 9-an de oktobro 2005 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Clemens August von GALEN (* la 16-an de marto 1878 en Dinklage, Oldenburgio sub la nomo grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen; † la 22-an de marto 1946 en Monastero, Vestfalio) estis germana katolika episkopo kaj kardinalo, kiu kadre de sia funkcio en tiutempe tre forte katolike dominita regiono de Germanio (la diocezo Monastero, kiu inkluzivas la Monasteran Landon kaj la distriktojn Cloppenburg, Vechta kaj Emsland de la nuna federacia lando Malsupra Saksio) kadre de sia funkcio malferme opoziciis al la nazia reĝimo, kiu regis en Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945. La 9-an de oktobro 2005 la katolika eklezio deklaris lin beatulo.
Li naskiĝis kiel 11-a el 13 infanoj de malnova vestfalia nobela familio en Dinklage, Oldenburgio (nordokcidenta Germanio). La patro estis katolike konservativa ano de la nacia parlamento de la Germana Regno. Ekde la jaro 1899 li estas studento, du jarojn pli poste li iĝas jezuito kaj ekde 1906 li estas katolika kaplano, ekde 1919 katolika pastro en Berlino. Dum 1933 li iĝas episkopo de la diocezo Monastero en okcidenta Germanio: dum la tempo de Nazia Germanio aparte konatiĝis liaj flamaj predikoj kontraŭ la sistemaj naziaj murdoj de mensaj handikapitoj kaj psikaj malsanuloj ("eŭtanazio"). Aŭskultantoj en la katedralo de Monastero stenografie notis la tekstojn de la predikoj, tajpile multobligis la tekstojn kaj samizdate diskonatigis ilin tra kontraŭnaziaj kristanaj grupoj en la tuta Germanio. La nazioj kompreneble sciis pri la malferma opozicio al la naziisma reĝimo ekde unuaj kontraŭnaziaj tekstoj de la jro 1934, poziciigis partianojn en la katedralo por timigi la episkopon kaj la aŭskultantaron, sed ne kuraĝis enkarcerigi la ege konatan kaj popularan eklezian funkciulon. Dum februaro 1946 la katolika papo Pio la 12-a nomumis la episkopon kardinalo, aparte honoriganta lian malferman reziston al la diktaturo, sed jam monaton post tiu honorigo von Galen mortis.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la artikolon pri la nazia eŭtanazia kampanjo "Aranĝo T4"
- Christoph Bernhard von Galen (1606 - 1678): Princepiskopo de Monastero, lia parenco
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]