Coșlariu Nou
Aspekto
(Alidirektita el Coşlariu Nou)
Coșlariu Nou | |
---|---|
Vilaĝo | |
vilaĝo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Alba |
Alinome | Újkoslárd (hungare) |
Komunumo | Teiuș |
Poŝtkodo | 515903 |
Loĝantaro | 190 (2002) |
Coșlariu Nou [koŝlarju noŭ] (hungare: Újkoslárd) estas vilaĝo en Rumanio administre apartenanta al Teiuș.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1733. Coșlariu Nou situas ĉ. 20 km norde de Coșlariu. La nom-epitetoj "Nou" kaj "Új" signifas "nova". Ĉe Coșlariu Nou disbranĉiĝas la fervojaj linioj de Teiuș al Alba Iulia (suden) kaj al Mediaș (orienten). La vilaĝo ne havas propran stacion; la plej proksimaj estas en Teiuș kaj en Coșlariu. La nacia vojo DN14B iras tra la vilaĝo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine