Saltu al enhavo

Dresdena kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Codex Dresdensis)
Dresdena kodekso
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo majaa lingvaro
Eldonado
vdr

La Dresdena kodekso estas majaa manuskripto, ilustrita per belegaj, koloraj desegnaĵoj kaj verkita per hieroglifoj. Ĝi devenas el la 11-a aŭ 12-a jarcento, el Chichén Itzá, sed ĝi estas kopiaĵo de 3-400 jarojn pli frua kodekso. Laŭ historiistoj, ĝi estas la plej malnova konata libro de la amerika kontinento. Ĝi estas rezervata en Sächsische Landesbibliothek (Saksia Landa Biblioteko) de Dresdeno, tiel ĝia nomo.[1]

Por la verkaĵo, la majaoj uzis papersimilan materialon, kio estas el arbokrusto de Ficus cotinifolia. Oni muelis blankan parton de la krusto kaj miksis kun rezino. Oni platigis tiun miksaĵon, kovris ĝis kun maldika kalkotavolo.

La dresdena kodekso longas 3,5 m, larĝas 9 cm, entenas entute 74 verkitajn paĝojn, do kvar paĝoj restis malplenaj (39 folioj).[1]

La dato de pretigo de la unua versio de la kodekso estas notita sur la 24-a paĝo, 4-an de februaro 623. La nuna formo de la kodekso elformiĝis verŝajne en ĉ. 1230.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 The Dresden Codex (1200-1250). Alirita 2013-08-21 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]