Columbus Crew
Aspekto
(Alidirektita el Columbus Crew Stadium)
Columbus Crew SC | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • futbalteamo | |||
Kluba nomo | Columbus Crew Soccer Club | ||
Kromnomo | The Crew (La skipo) Black and Gold (nigraj kaj oraj) | ||
Fondita | 1994 | ||
Stadiono | Lower.com Field (ekde julio 2021) Columbus, Ohio | ||
Kapacito | 20.455 | ||
Prezidanto | Anthony Precourt | ||
Trejnisto | Wilfried Nancy | ||
Ligo | Granda Ligo Futbala | ||
2023 | Orienta Konferenco: 3-a Entute: 3-a Finaloj: en progreso | ||
| |||
Columbus Crew estas futbalklubo en Columbus, Usono. La unua vira teamo ludas en Granda Ligo Futbala, la plejbona nivelo de futbalo en Usono kaj Kanado. La koloroj de la klubo estas flava kaj nigra.
La teamo ekde julio 2021 faras siajn publikajn matĉojn en la stadiono Lower.com Field, kiu tiam ĵus estis finkonstruita. Antaŭe la stadiono Historic Crew de 1999 (kiu de 2015 ĝis 2020 havis sponsoran nomon Mapfre Stadium), la unua en Usono aparte por futbalo konstruita stadiono, gastigis la matĉojn de la unua vira teamo. Nun ĝi daŭre servas kiel hejma stadiono de la dua vira teamo de la klubo.