Saltu al enhavo

Eugen d'Albert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el D’Albert)
Eugen d'Albert
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1864 (1864-04-10)
en Glasgovo, Skotlando,  Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Morto 3-an de marto 1932 (1932-03-03) (67-jaraĝa)
en Rigo,  Latvio
Tombo Monument Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Kolegio de Muziko Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Teresa Carreño (1892–1895)
Hermine d'Albert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Eugenia Harris-D'Albert (en) Traduki
 ( Teresa Carreño)
Hertha Weber-D'Albert (en) Traduki
 ( Teresa Carreño) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Tiefland
Die toten Augen
Izeÿl
Kain
Liebesketten
Revolutionshochzeit
Die schwarze Orchidee
Q20643404
Die Abreise
Flauto solo
Gernot
Der Improvisator
vdr
d'Albert ludas Chopin: Polonaise Ab-maĵora op. 53 (historia Welte-Mignon-registrado de 1905)

Eugène Francis Charles d’Albert, mallonge Eugen d’Albert (n. 10-an de aprilo 1864 en Glasgow; m. 3-an de marto 1932 en Riga) estis germana komponisto kaj pianisto.

D’Albert estis filo de baletkomponisto Charles d’Albert (1809-1886), kiu ja naskiĝis en Germanio, sed estis francdevena, kaj anglino. Inter siaj prauloj troviĝas la italaj komponistoj Giuseppe Matteo Alberti (1685-1751) kaj Domenico Alberti (ĉ. 1710-1740). Eugen d’Albert tamen sin sentis ligita al Germanio kaj preferis la germanan formon de sia individua nomo. Li ricevis muzikinstruon de sia patro, venis dekjara al la Nova Muziklernejo en Londono kaj estis tie pianolernanto de Ernst Pauer, kiu estis imponita de la pianista talento de sia lernanto.

En 1881 d’Albert konatiĝis kun Franz Liszt, je kiu li perfektigis en Vejmaro sian pianludadon. Al tiu ĉi edukado sekvis multaj turneoj, kaj d'Albert famiĝis precipe kiel ludisto de la verkoj de Johann Sebastian Bach kaj Ludwig van Beethoven. Lia parte tre arbitra ludado radikis tute en la virtuozotradicio de la 19-a jarcento; liaj prilaboraĵoj de Bach-komponaĵoj nuntempe aperas antikviĝintaj. Ankaŭ la unuaj propraj komponaĵoj nun aperis, inter ili la pianosuito d-minora op.1 (1883), lia unua pianokonĉerto (1884), la simfonio F-maĵora (1886) kaj la unua arĉkvarteto (1887).

En 1893 d’Albert unuafoje sin turnis per la ĥoraĵo Der Mensch und das Leben laŭ Otto Ludwig al la voĉkanta muziko. Samjare li premieris sian unuan operon Der Rubin laŭ Friedrich Hebbel. Kiel iliaj sukcedantoj Ghismonda (1895) kaj Gernot (1897) ĝi staris sub la influo de Richard Wagner. La serena unuaktaĵo Die Abreise (1898) jam montris propran muzikan lingvon, tamen la trarompo kiel operkomponisto sukcesis nur per Tiefland (1903), lia plej ofte prezentata opero. Per ĉi tiu verko d'Albert kreis konvinkan germanan varianton de la itala verismo, kiu ankaŭ determinis lian pluan operkomponadon.

D’Albert verkis 21 operojn kaj neglektis por ĉi tiu laboro pli kaj pli sian pianludadon, tamen li ne atingis saman sukceson kiel ĉe Tiefland. Inter la postaj komponaĵoj elstaras Die toten Augen (1916) kaj Der Golem (1926); tamen la plej multaj el siaj muzikteatraĵoj suferas pro la malfortaĵoj de la libretoj. Sed remalkovro de kelkaj pecoj estus dezirinda pro la muzikaj kvalitoj. D'Albert sesfoje geedziĝis, i.a. kun kantistino Hermine Finck kaj pianistino kaj komponistino Teresa Carreño, kun kiu li ekde 1891 ĝis 1895 vivis en la „Vilao Teresa“ en Coswig ĉe Dresdeno. Por la divorco disde sia sesa edzino d'Albert vojaĝis pro juraj kialoj al Riga, kie li mortis en 1932. Li estis entombigita sur la tombejo de Morcote (Svisio).

Tombo de d’Albert sur la tombejo de Morcote
  • Der Rubin, opero duakta. Libreto: E.d’Albert, laŭ Friedrich Hebbel.
    • Unua Prezentado: 12-an de oktobro 1893, Karlsruhe, Hoftheater
  • Ghismonda, opero triakta. Libreto, E.d’Albert, laŭ Karl Immermann Die Opfer des Schweigens.
    • Unua Prezentado: 28-an de novembro 1895, Dresdeno, Hoftheater
  • Gernot, opero triakta. E.d’Albert, laŭ Gustav Kastropp.
    • Unua Prezentado: 11-an de aprilo 1897, Mannheim, Hoftheater
  • Die Abreise, muzika komedio unuakta (50 min.). Libreto: Ferdinand Graf von Sporck, laŭ August Ernst von Steigentesch.
    • Unua Prezentado: 28-an de oktobro 1898, Frankfurto, operejo. Nederlande: februaro 1902, Amsterdamo. Kroate: 29-an de oktobro 1915, Zagreb. Angle: 3. September 1925 London. France: 7-an de novembro 1932, Bruselo
  • Kain, opero unuakta. Libreto: Heinrich Bulthaupt.
    • Unua Prezentado: 17-an de februaro 1900, Berlino, Königl. Opernhaus
  • Der Improvisator, opero triakta. Gustav Kastropp, nach Victor Hugo Angelo, der Tyrann von Padua.
    • Unua Prezentado: 26-an de februaro 1902, Berlino, Königl.Opernhaus
  • Tiefland, muzikdramo duakta + prologo (135 min.). Libreto: Rudolf Lothar, nach Angel Guimera Terra baixa.
    • Unua Prezentado: 15-an de novembro 1903, Prag, Neues Deutsches Theater. Flame: 1-an de decembro 1906, Antwerpeno. Svede: 9-an de oktobro 1908 Stokholmo. Hungare: 17-an de novembro 1908, Budapest. Slovene: 1909, Ljubljana. Dane: 21-an de oktobro 1909, Kopenhago. Itale: 18-an de januaro 1910, Barcelona. angle: 5-an de oktobro 1910, Londono. Kroate: 18-an de novembro 1910, Zagreb. Pole: marto 1911 Warschau. France: 21-an de marto 1911, Nico. Norvege: 12-an de decembro 1913, Oslo. Ruse: 14-an de decembro 1915, Petrograd. Latve: 2-an de novembro 1920, Riga. Rumane: 1924, Klausenburg.
  • Flauto solo, Muzika komedio unuakta (60 min.). Libreto: Hans Paul Freiherr von Wolzogen.
    • Unua Prezentado: 12-an de novembro 1905 Prago, Neues Deutsches Theater
  • Tragaldabas, der geborgte Ehemann, komika opero triakta. Libreto: Rudolf Lothar, laŭ Auguste Vacquérie.
    • Unua Prezentado: 3 1-an de decembro 1907 Hamburgo, Stadttheater
  • Izëyl, opero triakta. Libreto: Rudolf Lothar, laŭ Paul Armand Silvestre + Eugène Morand.
    • Unua Prezentado: 6-an de novembro 1909, Hamburgo, Stadttheater
  • Die verschenkte Frau, opero triakta. Libreto: Rudolf Lothar, laŭ E.Antony.
    • Unua Prezentado: 6-an de februaro 1912, Vieno, Hofoper
  • Liebesketten, opero triakta. Libreto: Rudolf Lothar laŭ Ángel Guimera La hija del mar.
    • Unua Prezentado: 12-an de novembro 1912 Wien, Volksoper. Novversio: 8-an de marto 1918 Berlino, Dt.Opernhaus
  • Die toten Augen, scenopoeziaĵo unuakta + prologo (120 min.). Libreto: Hanns Heinz Ewers + Marc Henry, laŭ Marc Henry Les yeux morts. Komponite 1912/13.
    • Unua Prezentado: 5-an de marto 1916, Dresden, Hofoper. Dane: 17-an de marto 1918, Kopenhago. Svede: 27-n de septembro 1920, Stokholmo. Pole: aŭtuno 1920, Varsovio. Hungare: 12-an de novembro 1921, Budapeŝto.
  • Der Stier von Olivera, opero triakta. Libreto: Richard Batka, laŭ Heinrich Lilienfein.
    • Unua Prezentado: 10-an de marto 1918, Leipzig, Stadttheater
  • Revolutionshochzeit, opero triakta. Libreto: Ferdinand Lion, laŭ Sophus Michaëlis.
    • Unua Prezentado: 26-an de oktobro 1919, Lepsiko, Neues Stadttheater
  • Scirocco, opero triakta. Libreto: Karl Michael von Levetzow + Leo Feld.
    • Unua Prezentado: 16-an de majo 1921, Darmstadt, Landestheater
  • Mareike von Nymwegen, Legendoteatraĵo triakta. Libreto: Herbert Alberti.
    • Unua Prezentado: 31-an de oktobro 1923, Hamburgo, Stadttheater
  • Der Golem, muzikdramo triakta (120 Min.). Libreto: Ferdinand Lion, laŭ Arthur Holitscher.
    • Unua Prezentado: 14 1-an de decembro 1926, Frankfurto, Opernhaus
  • Die schwarze Orchidee, opero triakta. Libreto: Karl Michael von Levetzow.
    • Unua Prezentado: 1-an de decembro 1918, Leipzig, Neues Theater
  • Die Witwe von Ephesos, opero triakta. Libreto: Karl Michael von Levetzow, laŭ Gaius Petronius Arbiter. Komponita en 1930.
    • Ne surscenigita
  • Mister Wu, opero triakta, kompletigita de Leo Blech. Libreto: Karl Michael von Levetzow, laŭ Harry M.Vernon + Harold Owen.
    • Unua Prezentado: 29-an de decembro 1932, Dresdeno, Staatsoper

Orkestrokomponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pianokonĉerto n-ro 1 b-minora op. 2 (1884)
  • Simfonio F-maĵora op. 4 (1886)
  • Esther. Uverturo pri Franz Grillparzer op. 8 (1888)
  • Pianokonĉerto n-ro 2 E-maĵora op. 12 (1893)
  • Violonĉelkonĉerto C-maĵora op. 20 (1899)
  • Aschenputtel. Suito op. 33 (1924)
  • Simfonia preludo pri Tiefland op. 34 (1924)

Ĉambromuzikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Suito d-minora für Klavier op. 1 (1883)
  • Arĉkvarteto n-ro 1 a-minora op. 7 (1887)
  • Pianosonato f#-minora op. 10 (1893)
  • Arĉkvarteto n-ro 2 Eb-maĵora op. 11 (1893)
  • Pluaj pianaĵoj

Voĉkanta muziko

[redakti | redakti fonton]
  • Der Mensch und das Leben por ĥoro op.14 (1893)
  • Seejungfräulein. Sceno por kantvoĉo kaj orkestro op.15 (1897)
  • Wie wir die Natur erleben por soprano aŭ tenoro kaj orkestro op.24 (1903)
  • 2 lidoj por soprano aŭ tenoro kaj orkestro op.25 (1904)
  • Mittelalterliche Venushymne por tenoro, virĥoro kaj orkestro op.26 (1904)
  • An den Genius von Deutschland por solovoĉoj kaj ĥoro op.30 (1904)
  • 58 lidoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]