Dagestano
Dagestano | |||
---|---|---|---|
Federacia subjekto | |||
Flago | Blazono | ||
respubliko de Rusio [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Koordinatoj | 43° N, 48° O (mapo)42.98388888888947.505Koordinatoj: 43° N, 48° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Maĥaĉkala | ||
- koordinatoj | 43° N, 48° O (mapo)42.98388888888947.505Koordinatoj: 43° N, 48° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 50 300 km² (5 030 000 ha) [+] | ||
Areo | 50 300 km² (5 030 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 232 224 [+] (2024) | ||
Denseco | 64,26 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Sergey Melikov | ||
Horzono | Moskva Horzono, UTC+03:00, Eŭropo/Moskvo [+] | ||
Telefona antaŭkodo | (+7) | ||
ISO 3166-2 | RU-DA | ||
Aŭtokodo | 05 | ||
Dagestano | |||
Vikimedia Komunejo: Dagestan [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Dagestano (ruse Республика Дагестан, avare Дагъистаналъул Республика, lezge Дагъустандин Республика, lake Дагъусттаннал Республика) estas laŭ la oficiala traduko federacia rusa respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de la Rusia Federacio. Ĝi estas la ĉefa respubliko de Kaŭkazio kaj pro sia grandeco kaj pro la nombro de loĝantoj. Ekde oktobro 2017 la prezidento de Dagestano estas Vladimir Vasilyev.
Toponomio
[redakti | redakti fonton]La vorto Dagestano estas de turka kaj persa deveno. Dağ signifas 'monto' en la turka kaj -stan estas persa sufikso, kiu signifas 'lando'.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Dagestano konsistas el 10 urbaj distriktoj kaj 41 municipaj distriktoj (40 municipaj distriktoj kaj Beĵta sektoro).
Politiko
[redakti | redakti fonton]De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil Basajev.
Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp.
Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la tria plej alta naskonivelo en Rusio (post Ĉeĉenio kaj Inguŝio). La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42.
Etnoj kaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Dagestano havis 2.576.531 loĝantojn (censo 2002).
El inter 3 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58 %. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj:
En la lingvoj de la naĥo-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 800,1 mil personoj (29,9% de la tuta loĝantaro)
- dargoj — 432,4 mil (16,1 %)
- lezgoj — 350,7 mil (13,2 %)
- lakoj — 142,6 mil (5 %)
- tabasaranoj — 142,6 mil (5%)
- rutuloj — 29,1 mil (1 %)
- aguloj — 29 mil (1 %)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3 %)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio.
En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerioj — 88,3 mil (4, %)
- nogajoj (nohajoj) — 35,4 mil (1,5 %)
En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
- rusoj — 100,1 mil (4%)
- tatoj kaj montaraj judoj — 18,5 mil (<1 %)
Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana
Religio
[redakti | redakti fonton]98% de la kredantoj estas muzulmanoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Areo: 50,3 mil km²;
- Loĝantaro: 3000 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Maĥaĉkala
Urbaj distriktoj: Bujnaksk | Dagestanskije Ogni | Derbent | Ĥasavjurt | Izberbaŝ | Juĵno-Suĥokumsk | Kaspijsk | Kizilurt | Kizlar
Municipaj distriktoj:
Agula |
Akuŝa |
Aĥvaĥa |
Aĥti |
Babajurta |
Beĵta |
Botliĥa |
Bujnakska |
Cumada |
Cunta |
Ĉaroda |
Daĥada |
Derbenta |
Dokuzpara |
Gergebila |
Gumbeta
Guniba |
Ĥasavjurta |
Ĥiva |
Ĥunzaĥa |
Kazbeka |
Kajtaga |
Karabudaĥkenta |
Kajakenta |
Kizilurta |
Kizlara |
Kula |
Kumtorkala |
Kuraĥa |
Laka |
Levaŝa |
Magaramkenta |
Novolaka |
Nogaja |
Rutula
Sergokala |
Sulejman-Stala |
Ŝamila |
Tabasarana |
Tarumovka |
Uncukula