Saltu al enhavo

Dacin

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daqing)
Dacin
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 163000
Demografio
Loĝantaro 2 904 532  (2010) [+]
Loĝdenso 137 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo)46.59791125.00798Koordinatoj: 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo) [+]
Alto 149 m [+]
Areo 21204,82 km² (2 120 482 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Dacin (Ĉinio)
Dacin (Ĉinio)
DEC
Situo de Dacin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daqing [+]
vdr

Daqing (Ta-ch'ing) estas urbo en ĉinio kun 2,6 milionoj da loĝantoj. Tie troviĝas la plej granda naftokampo de Ĉinio en provinco Hejlungĉiang, norda parto de Sungari–Liao-baseno, inter Ĉiĉihar kaj Harbin, nordokcidente de la lasta. Ĝi donas du-kvinonon de la ĉina jara naftoproduktado.

Oni malkovris la naftokampon fine de la 1950-aj jaroj, la ekspluato komenciĝis en 1958. Oni konstruis tie komence de la 1960-aj jaroj grandan naftorafinejon, kiu prilaboris en 1980 jam ĉiutage 128.000 barelojn el nafto kaj oni konstruis tie eĉ pluajn kemiajn fabrikojn por prilabori la kromproduktojn. Ekde 1973, la areo estas kunligita per naftotubo al haveno de Ch'in-huang-tao, kiun oni plilongigis en 1975 al rafinejoj de Pekino, de kie oni liveras parton de la nafto per fervojo al aliaj partoj de la lando.

Oni planas inter la rusa Angarsk kaj Daqing nafto- kaj gastubon.