Deĵavuo (tipara superfamilio)
«DejaVu» /ˌdeɪ.ʒɑːˈvuː/, aŭ esperantigite Deĵavuo, estas nomo de tipara superfamilio, konsistanta el 5 tiparaj subfamilioj. Gravaj Uniksaj (kaj speciale Linuksaj) distribuaĵoj (i.a. OpenBSD, Solaris; Ubuntu, Debiano, OpenSUSE, Mandriva Linux, Fedora) disponigas Deĵavuon elskatole, iuj eĉ kiel siajn operaciumajn tiparojn.
La signaro
[redakti | redakti fonton]Deklarita celo de la projekto Deĵavuo estas disponigi grandan parton de la Unikoda signaro, pli speciale de ties «Multlingvaj Eŭropaj Subaroj» MES-1, MES-2, kaj espereble MES-3.
Pro la problemoj rilataj al skribodirekto k.a., ekde la versio 2.4 (2006) disponeblas la subfamilio DejaVu LGC, kovranta nur la skribojn Latinajn, Grekan kaj Cirilajn.
Subfamilioj
[redakti | redakti fonton]- Deĵavua serifa subfamilio: DejaVu Serif, DejaVu Serif Oblique, DejaVu Serif Bold, DejaVu Serif Bold Oblique;
- Deĵavua senserifa subfamilio: DejaVu Sans, DejaVu Sans Oblique, DejaVu Sans Bold, DejaVu Sans Bold Oblique;
- Deĵavua egalpaŝa subfamilio: DejaVu Sans Mono, DejaVu Sans Mono Oblique, DejaVu Sans Mono Bold, DejaVu Sans Mono Bold Oblique.
Du aliaj subfamilioj da mallarĝaj (angle condensed ) Deĵavuaj tiparoj, la serifa (Serif Condensed ) kaj la senserifa (Sans Condensed ), ankoraŭ restas «eksperimentaj» (nepoluritaj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Deĵavuo evoluis el alia tipara superfamilio, Bitstream Vera, kies signaro estis tamen tre modesta kaj proksimume respondis al ISO/IEC 8859-15 — interalie do, en ĝi mankis la ĉapelitaj literoj de Esperanto. Tamen la permesilo de Vera ebligas uzi ĝin kiel bazon por pli ambiciaj projektoj; Deĵavuo do heredis ĝian permesilon. La Deĵavuaj tiparoj estas senpagaj kaj liberaj, sed ili ne trudas aŭtomate sian liberecon al la produktoj kiuj uzas ilin.
La Deĵavuan projekton iniciatis Štěpán Roh en 2004; baldaŭ aliĝis pluraj aliaj projektoj (i.a. Olwen Font Family, Bepa, Arev Fonts (nur parte), kaj SUSE Linux), celantaj etendi la tiparojn de Bitstream Vera.
Deĵavuajn tiparojn oni povas elŝuti el la Deĵavua retpaĝo ĉe GitHub.