Desmodenoj
Desmodenoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rondakapa desmodo (Desmodus rotundus)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
Vidu tekston por genroj. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Desmodenoj ("Desmodontinae") estas subfamilio de vespertoj (kiropteroj, Chiroptera), la sola kies ĉefa manĝoresurso estas sango, dieta trajto nomata hematofagio. Ĝi havas tri vivantajn speciojn en tri apartaj genroj: la rondakapan desmodon (Desmodus rotundus), la blankaflugilan desmodon (Diaemus youngi), kaj la difilon (Diphylla ecaudata). Ĉiuj tri specioj estas indiĝenaj de Ameriko, kun teritorioj el Meksiko suden al Brazilo, Ĉilio, kaj Argentino.
Pro la simileco de la sangomanĝado de desmodenoj kaj legendaj vampiroj, en multaj lingvoj oni nomas ilin "vampiroj" aŭ "vampirvespertoj" (hispane vampiros, murciélagos vampiro). La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto asignas la nomon "vampiro" al alia vesperto, al kiu oni erare atribuis la mordojn de la desmodenoj ĝis la 19-a jarcento.