Diskuto:Cinamoma botaŭro
Aspekto
La latina specia epiteto "cinnamomeus" ne rilatas al la arbo cinamomo, sed estas unu el la pluraj variaĵoj de la latina vorto cinnameus (tio estas, kiu rilatas al cinamo). La rilato estas tie nur pri la koloro. Do oni preferu la adjektivon "cinama", aŭ "cinamkolora" anstataŭ tiu "cinamoma". Vidu la cinaman rozon (Rosa cinnamomea) ĉe PIV.--HaleBopp (diskuto) 21:43, 5 okt. 2020 (UTC)