Saltu al enhavo

Diskuto:Google Maps

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu ke esperanta vikipedia teksto principe minimume estu artikola ĝermo, tio interalie signifas minumume tri plenajn frazojn, kun subjekto, verbo kaj punkto. Ĉi tie estis nur du, tial mi aldonis pliajn frazojn "Programlingvoj subtenantaj la servon estas C++, Ĝavoskripto, XML, AJAX = Nesinkrona Ĝavoskripto kaj XML (angle asynchronous JavaScript and XML). Centra sidejo de la programista teamo de Guglo-mapoj estas Mountain View en Kalifornio, Usono." La informoj ĝustas, laŭ la stato de 2025. Iuj teknikemuloj povus argumenti ke la programlingvoj gravas sed la centra sidejo ne, aŭ ke XML estas marklingvo, nur en vasta senco programlingvo, kaj ne-teknikemuloj povus argumenti ke mencio de la programlingvoj tro detalas kaj sufiĉas ilin kaŝi en la informkesto. Sed la ideo ĝuste estu ke paĝo devas konsisti el minumume tri ĝustaj plenaj frazoj, prefere el pli. Tial redukti al malpli ne "bele malpezigas la paĝon", sed kreas problemon. Vi bonvolu tial ne streki informojn, ankaŭ ne ŝtopi ĉion en unu frazon. Bonvenas ankoraŭ krei tekston pri la skripto AJAX, aŭ plian referencon pri la sidejo en Mountain View, ktp - estas ankoraŭ multaj eblecoj plibonigi la paĝon... ThomasPusch (diskuto) 00:20, 15 feb. 2025 (UTC)[Respondi]