Diskuto:Jammu Siltavuori
La 5-an de aŭgusto 2024 notis @Thomas Guibal: "La stilo ja estas perfektinda sed la artikolo tute ne estas tuj forigenda vandalaĵo. Mi aldonis intervikiajn ligilojn, informkeston kaj variajn etajn plibonigaĵojn". Tio estas pravigebla juĝo, rigardante nur la tekston. Tamen la stilo klare montras, kaj ankaŭ la fakto ke praktike samenhava teksto nomita Veikko Siltavuori estis oficiale forigita de 11:49, 4 feb. 2023, ke la teksto origine estas farita de multfoje forbarita finna uzanto, je kiu plenas pli ol duono de la teknika paĝo Vikipedio:Problemaj uzantoj. Laŭ interkonsento en Vikipedio:Forigendaj artikoloj (tie arkivigite) kaj dokumentite en Vikipedio:Problemaj uzantoj, ni decidis ke ĉiu nova IP-adreso de tiu homo estas tuj forbarata almenaŭ dum simbola tempo de 3 monatoj, kiam malkovrita, kaj ke ĉiu kontribuo devus esti forigita dum la homo ankoraŭ valide estas forbarita el la esperanta vikipedio. Krome la procedo reenkopii antaŭe per VP:FA forprenitan tekston simple je iom variigita titolo (komparu Jammu Siltavuori [eo] - Vikidatumoj: Veikko Siltavuori [eo]) konsidereblas malica truko. Do se ni ĉi tie ne aplikas nian propran principon, tiam nur ĉar ni konsideras la tutan tekston ne plu faritan de la finna forbarito, sed de la bonvola kaj kunlaborema Thomas Guibal. Tamen mi atentigas ke io pri la kreo de tiu ĉi teksto tre perfortis la proprajn principojn de nia vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 9 sep. 2024 (UTC)
- Saluton @ThomasPusch:, dankon pro la atentigo. Mi ne konis la tutan aferon kaj simple supozis la bonvolemon de la originala kreinto. Se estas tiel, kompreneble mi ne kontraŭas la forigon. Miaj propraj kontribuoj al la artikolo estis malgravaj kaj al mi ne bezonis multe da tempo. Amike, Thomas Guibal (diskuto) 16:21, 9 sep. 2024 (UTC)
- Kompreneble oni ne povas scii pri pasintaj forigoj kiuj estis ekzakte samaj kiel novaj enkopioj, se oni ne sekvis la antaŭan diskuton pri forigo. Sed malgraŭ tio mi proponas forigon de la teksto, ĉar ĝi estas praktike samenhava al la teksto nomita Veikko Siltavuori oficiale forigita de 11:49, 4 feb. 2023. ThomasPusch (diskuto) 19:34, 9 sep. 2024 (UTC)