Diskuto:Materiismo
Aspekto
(Alidirektita el Diskuto:Materialismo)
Materiismo / materialismo
[redakti fonton]NPIV kaj la Reta Vortaro preferas la formon materi/ism/o.
- materi/ism/o doktrino, laŭ kiu la materio estas la sola principo […]
- material/ism/o ① kondutmaniero, celanta en la vivo nur la korpan komforton […] ② (evitinda) materiismo
- materi/ism/o doktrino, laŭ kiu materio estas la principo de ĉio […]
- material/ism/o ① kondutmaniero celanta en la vivo korpajn plezurojn […] ② (evitinda) materiismo
La Reta Vortaro citas la faman socialiston Eŭgenon Lanti:
- oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto […]
Lanti aprobus (historian?) materiismon, sed ne materialismon, kiun li komparas al egoismo (“ekskluziva memamo” laŭ NPIV).
Nacilingve, iuj lingvoj, konfuze, uzas la saman vorton por ambaŭ konceptoj; ekz. anglalingve, materialist povas esti aŭ filozofo de materiisma skolo aŭ homo celanta plezuron. Sed tia dusenceco estas evitinda je artefarita internacia lingvo. Osteologia (diskuto) 06:45, 25 mar. 2019 (UTC)