Distrikto Aue-Schwarzenberg
Distrikto Aue-Schwarzenberg | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Aue-Schwarzenberg | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Aue | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 134 291 | ||
Loĝdenso | 258 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 528,24 km² | ||
Distrikto Aue-Schwarzenberg sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 35′ 24″ N, 12° 42′ 0″ O (mapo)50.5912.7Koordinatoj: 50° 35′ 24″ N, 12° 42′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | ASZ | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Aue-Schwarzenberg [+] | ||
La distrikto Aue-Schwarzenberg (germane Landkreis Aue-Schwarzenberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).
La urbo Aue estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 528,24 km² fine de la jaro 2003 loĝis 134.291 homoj; do meznombre 258 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Aue-Schwarzenberg estas signita per 2.
Najbaraj distriktoj estis norde Zwickauer Land kaj Stollberg, oriente Annaberg, okcidente Vogtland. En la sudo limis la ĉeĥa distrikto Karlovy Vary.
|