Distrikto Hrubieszów
Distrikto Hrubieszów | ||
Pola nomo | powiat hrubieszowski | |
| ||
Distrikto | ||
---|---|---|
Provinco | Lublinio | |
Ĉefurbo | Hrubieszów | |
Kvanto de komunumoj: | ||
urbaj | 1 | |
urbo-kampaj | - | |
kampaj | 7 | |
Urbeco | 26,86 | |
Areo | 1269,45 km2 | |
Loĝantaro | 62009 (en 2020) | |
Loĝdenso | 48/km2 | |
Aŭtokodo | LHR | |
TERYT | 3.06.08.04.00.0 | |
Estro | Aneta Karpiuk (ekde 2020) | |
Adreso de estraro | ul. Mjr. H. Dobrzańskiego Hubala 1 | |
Poŝtkodo de estraro | 22-500 | |
Telefono de estraro | 84 696-568 | |
Fakso de estraro | 84 696-38-56 | |
Retpaĝaro de distrikto | http://www.hrubieszow.pl/starostwo | |
Distrikto Hrubieszów - pole powiat hrubieszowski, ukraine Грубешівський повіт - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando, kreita en 1999 kadre de administra reformo. La distrikta teritorio oriente limas al Ukrainio. Ĝia sidejo estas la urbo Hrubieszów. Fine de 2020 en la distrikto vivis 62 009 loĝantoj.
La distrikton konsistas jenaj komunumoj:
- urboj: Hrubieszów
- vilaĝoj: Dołhobyczów, Horodło, Hrubieszów, Mircze, Trzeszczany, Uchanie, Werbkowice
Historio
[redakti | redakti fonton]Januara ribelo: krimo en Mołożów farita la 19-an de majo 1863 de rusaj soldatoj kontraŭ vunditaj ribelintoj lokitaj en kampa malsanulejo en bieneto Mołożów kaj kontraŭ civiluloj de la loko.
Dum la germana okupado kadre de la dua mondmilito la distrikto eniris la Ĝeneralan Gubernion.
Fine de novembro 1942: Kadre de Generalplan Ost komenciĝis amasa deportado el tiu ĉi kaj 3 apudaj distriktoj. Meze de februaro 1943: Dua etapo de la ribelo de Zamość finiĝis per plena sukceso - deportado de pola loĝantaro ĉesis, krom du vilaĝoj el la distrikto en marto. Ĝis komenco de 1945 daŭris subpremo de la loĝantaro per taĉmentoj de ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo.
Ĝis 1975 al la distrikto apartenis ankaŭ komunumoj: Białopole, Dubienka (nun en la distrikto Chełm) kun Grabowiec kaj Miączyn (nun en la distrikto Zamość).
Internacia incidento
[redakti | redakti fonton]La 15-an de novembro 2022 pro rusa pripafado de apudlimaj ukrainaj urboj, kiel Kovel, Lvivo, Ivanofrankivsk kaj aliaj, du raketoj falis al pola teritorio, apartenanta al Eŭropa Unio, mortigante en Przewodów ĉe grensekigejo ties laborantojn, magazeniston kaj ŝoforon. La viktimoj estis en la aĝo de 60 kaj 62 jaroj, unu aktive helpis al ukrainaj rifuĝintoj. Postlasita kavego profundas je kelkaj metroj kaj larĝas pli ol dekkelkajn metrojn.
Noktomeze ĉefministro Mateusz Morawiecki konfirmis ke la eksplodo estis kaŭzita de rusa raketo. La 16-an de novembro CNN informis, ke NATO-aviadilo fluganta apud ukraina landlimo per radaro observis raketon falintan sur Pollando, estro de komunumo Dołhobyczów anoncis kvartagan funebron. Sian helpon klarigi la cirkonstancoj interalie deklaris NATO. Laŭ plia oficiala informo de pola registaro la raketo estis elpafita de ukraina kontraŭaviadila defendo. La 17-an de novembro alvenas ukrainaj spertuloj por kunesplori la kazon. La 18-an kaj 19-an de novembro okazis ŝtataj entombigoj de la polaj viktimoj de la milito.