Donald Duncan
Aspekto
(Alidirektita el Donald R. Duncan)
Donald R. DUNCAN (naskiĝis 1907; mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britujo) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.
Duncan estas konata kiel aŭtoro de Angla-Esperanta Kemia Vortaro, (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1937: Kemio (Kuwahara Tosihide, D. R. Duncan, O. Mendoza Otamendi. En: Internacia Konferenco "Esperanto en Moderna Vivo". 1937, p. 71 - 76)
- 1950: Proponoj pri Kemia Nomenklaturo, kun noto de W. P. Roelfs: Ankoraŭ pri kemia nomenklaturo. En: Scienca Revuo, 1-a jaro 2/1950 (5), p. 39-40
- 1955: Kolorfotografado (En: Internacia Somera Universitato - Elektitaj prelegoj: 1949-1954. 1955, p. 58-63)
- 1956: English-Esperanto Chemical Dictionary (1956, 56 p.)
Traduko
[redakti | redakti fonton]- 1960: Vivian, Charles: Amuzo per Scienco
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Donald R. Duncan en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Donald R. Duncan en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Kemiaj terminaroj Arkivigite je 2013-03-31 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey, Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002, Rotterdam: UEA 1992-2002