Saltu al enhavo

Sendormeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dorma perturbo)
Sendormeco
malsano • simptomo aŭ signo
vdr

Sendormeco, nedormemeco, sendormo, nedormemo, aŭ insomnio estas unu el la dormomalordoj plej komunaj.

Kvankam sendormo kutime estas konsiderata nur kiel malfacilo por la ekdormo, estas certa ke la malfacilo ekdormi povas prezenti diversajn jenajn formojn:

  • malfacilo por ekdormi tuj post enlitiĝo (komenca sendormo, nome la plej komuna el la tri)
  • oftaj vekiĝoj dum la nokto (intermeza sendormo)
  • tro fruaj vekiĝoj ĉe la mateno, antaŭ tio planita (fina sendormo)

Tio malhelpas la rekuperon kiun la korpo bezonas dum la nokta ripozo, kaj povas kaŭzi dumtagan dormemon, malaltan koncentriĝon kaj malkapablon senti sin aktiva dum la tago.

La malo de sendormeco estas superdormeco (hipersomnio).