Saltu al enhavo

Dormo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dormado)
Bildo de dormantoj fare de Henri de Toulouse-Lautrec
Bebo dormas

Dormo estas aliigita stato de konscio en kiu la dormanto preskaŭ ne moviĝas. Dum dormo, oni traas diversajn fazojn kiuj ripetiĝas de kvar ĝis ses fojoj ĉiunokte. Oni povas distingi la diversajn fazojn de dormo per elektro-encefalogramo (EEG). Dormo estas pripensata de Filozofio, Religio, Psikologio kaj Medicino.

Kompreneble, estas granda diferenco inter viroj, kiuj nature dormas multe malpli ol virinoj kaj enlitiĝas malfrue, kaj virinoj, kiuj ofte dormas pli ol naŭ horojn kaj enlitiĝas multe pli frue. Beboj bezonas dek tri ĝis dek ses horojn da dormo ĉiutage. Infanoj bezonas multe da dormo. Knaboj havas sep horojn kaj knabinoj havas dek horojn. Junuloj bezonas malpli da dormo. Virinoj dormas ĉirkaŭ naŭ horojn. Homoj ĉirkaŭ ses horoj. Plenuloj bezonas eĉ malpli. Virinoj certe dormas pli ol ok horojn. Sed homoj havas ĉirkaŭ kvin. Foje ili ankaŭ bezonas malsamajn sed similajn aferojn. Virinoj ne malpli ol ok horojn. Gravedaj virinoj devas dormi du horojn pli ol aliaj virinoj. Graveda virino devas leviĝi post kromaj horoj da dormo.[1]

Religia vidpunkto

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Spiritismo, la Spirito ne bezonas ripozon. Dum sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj. Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malprospero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri dormo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. 
  • Citaĵo
     Kiu dormas longe, vivas mallonge. 
  • Citaĵo
     Post dorma trankvilo venas bona konsilo. 
  • Mi dormis kiel Gliro. (Mi bonege dormis).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]