Saltu al enhavo

Draĥmo (antikvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Draĥmo (Antikvo))
Ĉi tiu artikolo temas pri valuto de antikva Greklando. Por samnoma valuto uzata ekde jaro 1833 ĝis jaro 2002 rigardu la paĝon Draĥmo (moderno).
Drakmo el Ateno de la 5-a jarcento a.K., Muzeo de la Antikva Agoro de Ateno.

Draĥmodrakmo estis monero uzita en multaj helenaj ŝtatoj laŭlonge de la historio. Jen la valoro rilate al aliaj tiutempaj moneroj:

1 talanto = 60 minoj = 6000 draĥmoj
1 mino = 100 draĥmoj
1 statero = 2 draĥmoj
1 draĥmo = 6 oboloj

Laŭ Francisko Azorín drakmo estas Antikva grekoromana arĝenta monero, peza 3 ĝis 6 gr.[1] Kaj li indikas etimologion el greka drakme, el draka (etaĵo), kaj de tie la latina drachma. Li referencas ankaŭ la terminon bidrakmo, tetradrakmo, heksadrakmo, okadrakmo kaj dekadrakmo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 60.
  2. Azorín, samloke.