Dobrava
Dobrava | ||
---|---|---|
![]() Doubravka de Bohemio, desegnaĵo de Jan Matejko, 19-a jarcento
| ||
Persona informo | ||
Dobrawa Przemyślidka | ||
Naskiĝo | inter 933 – 936 en Duklando Bohemio | |
Morto | 977 | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | Duklando Bohemio ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | Premislidoj vd | |
Patro | Boleslao la 1-a de Bohemio ![]() | |
Patrino | Biagota (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Mlada (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Mjeŝko la 1-a | |
Infanoj | Boleslao la 1-a de Pollando ( ![]() Gunhilda ( ![]() Gunzelin, margrafo de Meissen ( ![]() ![]() Sigrid la Fiera ( ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto ![]() | |
Laborkampo | Historio de kristanismo kaj reĝa dinastio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dobrava (naskiĝis inter 933 – 936, mortis 977) estis filino de bohemia princo Boleslao la 1-a kaj lia edzino Biagota.
Dobrava aŭ ankaŭ Doubravka (germane Guta aŭ Bona) estis la plej aĝa filino de Boleslav la 1-a kaj lia edzino, pri kiu estas konata nur la nomo, konservita sur tiutempaj denaroj. Ŝia eduko okazis en virina klostro versimile en Regensburg. Pli poste studis tie ankaŭ ŝiaj gefratoj Strachkvas (Kristián), posta ekleziulo kaj kronikisto, kaj Mlada, fondintino de la unua virina klostro en Bohemio, monaĥejo Sankta Georgo.
En la jaro 965 ŝi estis edzinigita al la unua historie konata pola princo Mieszko la 1-a. Ŝajnas, ke ŝi grave influis sian edzon. Li jam tiutempe planis sian bapton, kiu okazis jaron poste.
Ŝia plej aĝa filo estis la unua pola reĝo Boleslav la 1-a, nomata la Brava, kiu mallonge okupis eĉ la bohemian princan tronon. Krome ŝi naskis du filinojn, unu el ili iĝis sveda kaj dana reĝino Sigrid, edzino de Sven Forkbarba, la dua edziniĝis eble al iu slava aliancano. Ne estas klare, ĉu ŝia filo povis esti ankaŭ Vladivoj, reganta mallonge en Bohemio.
Post ŝia morto la rilatoj inter la du Boleslaoj malamikiĝis.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- SLÁMA, J.: Slavníkovci ve středověkém písemnictví, Praha, 1987