200 (nombro)
Aspekto
(Alidirektita el Ducent du)
- "Ducent" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 200.
Ducent (200) estas la natura nombro kiu estas post 199 kaj antaŭ 201.
Pri nombroj (200, 300)
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu ĉapitro estas pri nombroj ekde 200 inkluzive ĝis 300 malinkluzive.
Apartaj nombroj
[redakti | redakti fonton]- 320 x 200 rastrumeroj estas distingkapablo de jam malnova komputila ekrano kaj videokarto CGA.
- 220, 230 kaj 240 voltoj estas normalaj elektraj tensioj en hejma elektra reto en iuj landoj.
- 225 = 15 * 15
- 256 = 28 (rigardu plu en nenegativa entjera potenco de 2). Do 1-bajta sensigna entjera variablo povas reprezenti entjerojn inter 0 inkluzive kaj 255 inkluzive. Pro tio 255 estas maksimuma nombro kiu prezentas helecon de ĉiu el 3 komponantoj de koloro en plejparto de komputilaj ekranoj.
Aroj
[redakti | redakti fonton]Jenaj aroj enhavas erojn kun numeroj 200 ... 299:
- Normoj de ISO
- NGC-katalogo
- Normoj de GOST
- Jaroj
- Jaro 200 apartenas al la 2-a jarcento
- Jaroj 201 ... 299 apartenas al la 3-a jarcento