El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia mapo de Karniola duklando: Supra (rozkolora), Malsupra (verda) kaj Interna (flava) Karniolo kun apuda Istria markio (oranĝe), Johann Homann , 1714
La Duklando Karniolo (en slovena Vojvodina Kranjska , en germana Herzogtum Krain ) do ankaŭ Krajino , estis Imperia Ŝtato de la Sankta Romia Imperio establita en 1364. (Antaŭe estis markio /margraflando Karniolo.) Ĝi estis hereda lando de la Habsburga Monarkio , kaj iĝis konstituanto de la Aŭstria Imperio en 1804 kaj parto de la Reĝlando Ilirio ĝis 1849. Ĝi iĝis separata kronlando el 1849, kaj estis re-aligita al la teritorioj de Cislajtio de Aŭstrio-Hungario el 1867 ĝis la ŝtata dissolvo en 1918. Ĉefurbo de la regno estis Ljubljano . Hodiaŭ ĝi apartenas al Slovenio , kiu ankaŭ havas la saman ĉefurbon.