Duklando Romo
Aspekto
(Alidirektita el Duklando de Romo)
Duklando Romo | |||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ducatus Romanus | |||||||||||
| |||||||||||
provinco (Θέμα) de la Bizanca Imperio • historia lando | |||||||||||
Geografio
| |||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||
administra unuo kadre de la Bizanca Imperio, kiu formale apartenis al la eksarkejo de Raveno
| |||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||
| |||||||||||
La Duklando Romo (latine Ducatus Romanus) estis ŝtato ene de la Bizanca Imperio, kiu formale apartenis al la eksarkejo de Raveno, do bizanca gubernio regata de guberniestro nomata ekzarko. Kiel aliaj bizancaj ŝtatoj en Italio, ĝi estis regata de imperia funkciulo kun la titolo de duko (latine dux). Ĝi ekzistis inter la jaroj 590 kaj 754. La duklando ofte venis en konflikton kun la Papoj pro supereco ene de Romo. Post la fondo de la Papaj Ŝtatoj en 754, la Duklando de Romo ĉesis esti administra unuo kaj "dukoj de Romo", nomumitaj fare de la papoj prefere ol de la bizancaj imperiestroj, estas nur malofte atestitaj.