Eŭrogrupo
Aspekto

Eŭrogrupo estas neformala instanco de Eŭropa Unio por kunordigado de la imposta kaj ekonomia politiko de la Eŭrozono, fondita en 1998. La grupo kunsidas regule antaŭtage de la ECOFIN-konsilio.
En ĝi membras la ministroj pri financaj de la landoj de Eŭrozono. Prezidantoj de la grupo:
- Jean-Claude Juncker (2005-2013)
- Jeroen Dijsselbloem (2013-2018)
- Mário Centeno (2018-2020)
- Paschal Donohoe (ekde 2020)