Saltu al enhavo

Germana Esperanto-Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropa Esperanto-Revuo)
Germana Esperanto-Revuo N-ro 2 Februaro 1956

Germana Esperanto-Revuo aperis de 1954 ĝis 1975 kaj estis daŭrigita de januaro 1975[1] ĝis 1978 kun la titolo Eŭropa Esperanto-Revuo.

Inter la jaroj 1954 kaj 1971 ĝii estis la oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio.[2] La informilo ĉiumonate aperis en formato 29,7 x 21 centimetroj. Pli-malpli la duono de la enhavo estis en Esperanto kaj la alia duono en la germana lingvo, kaj kutime sur ĉiu paĝo miksiĝis ambaŭ lingvoj. Ĝi konstituis daŭrigon de la antaŭa publikigaĵo Esperanto-Post de Germana Esperanto-Asocio, kiu aperis inter oktobro 1948 kaj la fino de 1953 - laŭ sama lingva miksiĝo germana-esperanta kaj en identa formato: Fakte la - unua - jarkolekto de Germana Esperanto-Revuo en 1954 nomiĝis "sepa jarkolekto", do la jaroj de la eldonaĵo Esperanto-Post estis kunkalkulitaj.

Ekde junio 1971 la eldoninto kaj ćefredaktoro Ludwig Pickel aperigis la gazeton kun la subtitolo sendependa internacia gazeto.[3] Laŭ kontrakto kun GEA en ĝi estis publikigataj oficialaj informoj de GEA, kaj ćiuj asociaj membroj ricevis ĝin. Tio ankaŭ daŭre validis, kiam la gazeto ekde junio 1975 havis la titolon Eŭropa Esperanto-Revuo.

La GEA-jarćefkunveno decidis en 1977 liveri al ćiuj membroj la UEA-revuon Esperanto kaj rezigni pri propra gazeto. Pro tio Eŭropa Esperanto-Revuo de januaro 1977[4] ĝis 1/1978 aperis tute sendepende de GEA. En majo 1978 mortis Ludwig Pickel kaj kun li ankaŭ la gazeto.

titolpaĝo de la numero 1/1959 kun raporto pri historia kampanjo

Parto de la eldonaĵo Germana Esperanto-Revuo estis ĉiumonata bulteno de Germana Esperanto-Junularo, kiu inter la jaroj 1954 kaj 1975 aperis kun diversaj titoloj: Nia Voĉo, Juna Germana Esperantisto, pozitive. Kompreneble ankaŭ la antaŭa eldonaĵo Esperanto-Post havis artikolojn pri junularaj Esperanto-eventoj, kiuj tamen aperis miksite kun alitemaj artikoloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭropa Esperanto-Revuo. Sendependa internacia gazeto. Ludwig Pickel (eld.), Nürnberg, januaro 1975.
  2. Germana Esperanto-Revuo. Oficiala organo de Germana Esperanto-Asocio. Ludwig Pickel (eld.), Nürnberg, majo 1971.
  3. Germana Esperanto-Revuo. Sendependa internacia gazeto. Ludwig Pickel (eld.), Nürnberg, junio 1971.
  4. Eŭropa Esperanto-Revuo. Sendependa internacia gazeto. Ludwig Pickel (eld.), Nürnberg, 1/1977, kolofono.